Enkomputiligis Don HARLOW

Rizistinoj (1)

de Renato COLOMBO

elitaligis Clelia C. GUGLIELMINETTI

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 p. 234


Lacaj knabinoj kun rigard' vakua
pasas ĉe rando de kanalo flua.
Sin trenas paŝoj pezaj pro malseko
de l' riza marĉo: regas jam malveko.
Tremas en kantoj nostalgi' vespera,
krepuskas tago per rozad' espera:
iam ne vidos plu patrin-okuloj
filinon ŝvelan pro mordintaj kuloj.
Sabate, je noktiĝo: harmoniko,
danco, kaj for la ŝlima rana tiklo;
kaj fine dormo, kiel peza roko,
pensarojn neniigos per sufoko.

Piednoto

(1) (Virinoj, kiuj mane transplantas rizon en italaj marĉoj: unu el la plej pezaj kaj malsanaj virinlaboroj).