Enkomputiligis Don HARLOW

La diservo

de Milovan Dj. GLIŜIC (1847-1908)

elserbigis O. GINZ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 paĝoj 231-233


Niŝ, la 15-an
de novembro 1885

My Dear!

Ĉu vi rememoras nian unuan militon kontraŭ la turkoj? Ĉu vi memoras kiel nia serba armeo en ĉiu okazo, kiam ajn ĝi okazigis diservon por venko de niaj armiloj, ricevis batojn de la turkoj?

Precize tiel okazis, my dear, eĉ nun, dum tiu ĉi nia milito kontraŭ la bulgaroj!

Unu belan tagon mi legas en ĉiuj niaj gazetoj: Morgaŭ je tioma kaj tioma horo estos diservo por venko de niaj armiloj.

"Jen io! Nun estas fino pri ni!" mi pensas por mi, sed al neniu mi ion diras.

Kaj kio okazis?

Aŭdu!

Tiun tagon, aŭ se vi volas, tiun morgaŭon, ascendas Disinjoro (gloron kaj honoron al Li nun, ĉiam kaj eterne!) sur tre altan ĉielan altaĵon ... kuŝantan ie inter nia kaj bulgara limoj. Li sidiĝas sur montan supron, por ripozigi tie sian ĉiopotencan animon kaj por observi de la supro, de tiuj ĉielaj altoj, kio okazas ĉe ni malsupre, en tiu ĉi Valo de Ploro.

Subite atingas lian dian orelon ia stranga, nekomprenebla bruo, kvazaŭ ia kanto.

La Eternulo rigardas iom pli atente de tiu ĉiela montopinto, kaj jen kion li aŭdas!

Okazas la diservo, kiun anoncis la gazetoj.

Niaj popoj preĝas: I padaĵd narn, Gospodi na vragi je pobjedu i odoljenije ... Kaj niaj diakonoj malfermas siajn buŝojn, ke eĉ la uvulo en ilia gorĝo estas videbla, kaj en plej granda malharmonio ili respondas: Podaj, Gospodi!

Sed kion ne volas la diablo! Ankaŭ bulgaraj popoj preĝas: I podaĵd ni, Gospodi, na vragite pobjedata i odoljenijeto ... Kaj iliaj diakonoj streĉas ĉiujn siajn fortojn kaj krias: Podaj, Gospodi!

Disinjoro aŭskultas tiun tumulton, aŭskultas kaj ĉio ŝajnas al li tiel ridinda, ridinda, ke oni tion eĉ esprimi ne povas! Li ekkaptas sian plej sanktan ventron (honoron kaj gloron al Li nun kaj ĉiam!) kaj li ridas kaj ridas, kaj poste li ĉirkaŭrigardas, ĉu tiun ĉi miraklon aŭskultas ankoraŭ iu alia.

Ŝtele alproksimiĝas al li sankta Petro kun sankta Nikolao kaj ambaŭ plenaj da profana scivolo stariĝas sur piedpintoj kaj malantaŭ dia dorso rigardas, por ke ankaŭ ili vidu, kio tie malsupre, sur tiu ĉi mondo okazas.

"Ĉu vi scias, sanktaj patroj," demandas la Eternulo ridante, "kial tie petolas tiuj mortemaj homoj?"

"Nu, ili aranĝas diservon, Eternulo!" respondas sankta Petro kaj li tintas per ŝlosiloj de la paradizo, pendantaj ĉe lia talio.

"Kaj kial? Kion ili do petas de mi?"

"Nu. ke vi donu al ili venkon, Eternulo!"

Disinjoro balancas sian saĝegan kapon kaj ekparolas serioze:

"Ho, tiuj homoj neniam havas sufiĉe! Mi donis al ili landon kun tiom da montoj kaj valoj, riveroj kaj arbaroj, ke ĉiam ili povas ion preni unu de la alia. En la montoj mi donis al ili tiom da mineraloj, ke ili havas sufiĉe da materialo por fari ĉiuspecajn armilojn. Mi donis al ili Bertholdon Schwarz, por ke li inventu por ili pulvon. Kaj mi donacis al ili tiujn Krupp, Peabody, de Banque, Berdan, Mauser. Tiuj faris por ili fusilojn kaj kanonojn, por ke ili havu ion, per kio pafi unu al alia. Mi donis al ili okulojn kaj tiel ili povas bone celi. Mi donis al ili tiom da fosiloj, ŝoveliloj kaj pioĉoj, por ke ili havu instrumentojn necesajn por fosi tranĉeojn, en kiuj ili sin kaŝu kaj ne pereu vane. Kaj fine mi donis al ili kapon kaj en ĝi tion, per kio oni pensas, kaj al ĉiu el ili mi donis du krurojn, por ke ili povu iri kaj kuri. Kion ili volus de mi, ankoraŭ? Diru al mi, sanktaj patroj, kio mankas al tiuj homoj, ke ili tie malsupre tiel bruaĉas?"

Respondas sankta Nikolao:

"Pardonu Eternulo, mi ĵuras je mia animo, ke mi ne scias, kiu diablo tion iniciatis ĉe ili!"

Disinjoro iom malsereniĝas, poste salte ekstaras kaj kolere foriras en la ĉambrojn de sia Alteco.

"Ho, sankta patro Nikolao", diras sankta Petro kaj balancas sian kapon, "vi estas ega malĝentilulo."

"Kial do, sankta patro Petro?"

"Kiel vi, malfeliĉulo, povis diri tian vorton antaŭ vizaĝo de la Eternulo?"

"Kiajn sensencaĵojn vi babilaĉas!" abruptis sankta Nikolao. "Ĉu vi eble estas pli bona? Memoru nur tiun vian kokon, kiu pro vi trifoje kriis, kaj silentu nur!"

Unu vorto sekvis la alian -- kaj ambaŭ sanktuloj furioze ekdisputis. Ne multo mankis por ke ili komencu interbatiĝi.

Tiun profanan disputon ekaŭdis Disinjoro (honoron kaj gloron al Li nun, ĉiam kaj eterne!) kaj li ektondris tra ĉielaj vastaĵoj:

"Trankvilon, vi du! Aŭ mi vin tujege fermos en Eternan Mallumon!"

Ambaŭ sanktuloj silentiĝis, ektremis antaŭ kolero de la Eternulo kiel folioj de tremolo.

La Eternulo moke ekridetis kaj parolis per voĉo similanta bruon de uragano:

"Kiaj patronoj, tiaj popoloj, kiaj popoloj, tiaj diservoj. Ĉiuj iru al diablo! Eĉ aŭdi ilin mi ne plu volas. Mi havas pli gravan laboron! Elia, preparu la veturilon!"

Kaj Disinjoro sidiĝis en la fajran veturilon, kun kiu en la sama momento alrapidis sankta Elia kaj li ekŝvebis super la senfinaj kampoj ĉielaj. El lia dia barbo komencis elsalti sennombraj steloj, kiuj trasulkis la ĉielan kupolon de oriento al okcidento.

La sekvan tagon okupis la bulgaroj la Montpasejon de Dragoman kaj plu ĝis Pirot.


Rimarkoj

My Dear (angle) Mia karulo.

I podaĵd nam, Gospodi, na vagri je pobjedu i odoljenije ... Podaj, Gospodi -- (serbe) Donu al ni, Eternulo, venkon super la malamikoj kaj ilian subigon ... Donu, Eternulo

I podaĵd ni, Gospodi, na vragite pobjedota i odoljenijeto ... Podaj, Gospodi -- la samo en bulgara lingvo

koko, kiu trifoje kriis -- vidu Mateo 26, 34