Enkomputiligis Don HARLOW |
Je la dua hor' ĉi-nokte Aŭdebliĝis forta ĝem'; Ĝemo ne, sed Pal Golemi, Pal Golemi, la vundita, La kunulojn petis li: "Vi kunuloj kaj vi fratoj, Mi insiste petas vin, Faru tombon en la ter' Same larĝan kiel longan, Kaj kaploke de la tomb' Faru vi por mi fenestron, Kartoĉujon al mi lasu; Piedloke de la tomb' Lasu al mi la armilojn! Tiam skribu vi kaj diru, Diru vi al mia panjo, Kudru ŝi por mi ĉemizon El la propra blankharar'; Kaj ŝi brodu la ĉemizon Per la sang' de sia vang'; Kaj ŝi lavu la ĉemizon Per la larmoj de si mem; ŝi sekigu la ĉemizon Per la flam' de sia kor'; Ŝi alsendu la ĉemizon Kun la propra plorĝemad'. Skribu al belino mia, Brodu ŝi por mi poŝtukon Per la sang' de sia vang'. Kaj, se ŝi ne edziniĝis, Diru, ke ŝi povas jam. Iru ŝi en la preĝejon, ŝi sin turnu al la plac', Por kunulojn miajn vidi; Unu ĝemon ŝi eligu, Unusolan ĝemon laŭtan, Por ke eĥu la preĝej'!" |
(El: Michele Marchiano, Canti popolari albanesi delle colonie d'Italia, Foggia, 1908, pĝ 52) |