Enkomputiligis Don HARLOW |
Jes; ni nuptos, mia ora, Ni nin aranĝos kune, En domo ĉaste grizkolora Ni dormos, manĝos, ĉu ne. Sed nokte, di-fortune, Rendevui kun pasi' En kaŝo rava -- tion plu ne Travivos ni. La grego decvizaĝa Ne estos plu kritika, Rikane kaj per flustro klaĉa, Pri nia am' unika. Ne estos malamika La klaro de l' sunlum', Finitos nia lud' lirika Kaj revosum'. Ŝteliron ni ne frandos Al kuno idilia, Pri via sano min demandos Amikoj, vin pri mia. Duope, ne orgia Brakumo en ekstaz': Aŭdiĝos nur senemocia Mastruma fraz'. Pri ni, ĉe tombofalo, Ne plu la homoj grande Klaĉos: "Pri ties am' skandalo Famiĝis jam tutlande!" Sed diros, tomborande, "Ni paron perdis jen, Kiu ekzemplis propagande Pri l' morkonven'". |