Enkomputiligis Don HARLOW

Legaĵo -- afero laŭcirkonstanca

de Karel ĈAPEK

elĉeĥigis Miloŝ LUKAŜ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 paĝoj 211-213


Unu el la stereotipaj demandoj, per kiuj ni de tempo al tempo ĝenas niajn proksimulojn, estas: Kiu estas via plej ŝatata libro? Kiel la plimulto de la stereotipaj demandoj, ankaŭ tiu ĉi demando estas absolute ne preciza. Pli ĝuste ĝi devus teksti: Kiun libron vi en tia aŭ alia situacio ŝatas pleje? Certe alian libron oni pleje ŝatas, dum oni troviĝas en la avantaĝa situacio de bubo hezitanta, ĉu havigi al si ŝtonĵetilon aŭ legi verkon de Curwood; alian, se oni suferas sub la uragano de viriĝo; alian, se oni estas ĝis super la oreloj enamiĝinta; kaj denove alian dum la pli granda kaj pli serioza parto de sia vivo, kiam oni ĉasas per kombilo sur la kapo la unuajn kaj la sekvantajn grizajn harojn. Ĉio tio nature estas afero ĝenerale konata; estas nur mirinde, kial, se oni jam eldonas librojn "por infanoj" aŭ "por la maturiĝanta junularo", oni ne eldonas aliajn librojn kun malimplicita indiko, ke ili estas por junaj azenoj aŭ por maljunaj grizuloj, por eksedzinoj aŭ por izolaj grumblemuloj. Tamen eĉ se oni ne konsideras la diritajn aĝodiferencojn, ne taŭĝas ĉiu libro, eĉ ekstreme bona, por ĉiu situacio. Ekzemple la biblio ordinare ne taŭgas kiel legaĵo trajnvojaĝa. En dentistaj atendejoj oni ordinare ne elmetas poemojn por distriĝo de la pacientoj. Ĉe la matena kaftrinkado oni ne kutimas eklegi "La Mizeruloj" de Hugo, sed multe pli prefere ĵurnalon.

Mi ĝenerale dirus, ke la mateno ial ne taŭgas por librolegado; al la homo ĝi ŝajnus tempoperda. Nur dum la pludaŭro de la tago malrapide kreskas la kapablo kaj bezono legi librojn, kaj ordinare ĝi kulminas en la nokto; entute la leganto apartenas al la noktobestoj, kaj tial lia emblemo estas la strigo, kaj ne la kokino aŭ anaso, kiuj alirilate trafe esprimus lian glutemon. Sole la ĵurnaloj estas farataj por matenaj legantoj, tenantaj enbuŝe bulkon aŭ pendantaj de sur la tenilo en tramvagono; por tiel diri, la ĵurnalo estas velo, kun kiu la homo ekveturas en la vastan tagon. Male, la revuojn oni plej bone legas post la tagmanĝo, dum la libro estas afero precipe nokta.

La afero estas multe pli komplika, se oni konsideras diversajn cirkonstancojn de la vivo. Ekzemple, se oni estas laca, oni deziras legaĵojn, kiuj estas kvazaŭ abunda peco da viando; oni ne volas frandi, sed grandioze plenŝtopi sian stomakon kiel arbhakisto post sia laboro: tial oni ekgiutas satigan romanon, romanon plenan de fortika agado; do romanon aventuran, kaj precipe marveturistan. Sentante vin nebone, kaj ankaŭ suferante de zorgoj aŭ trolaciĝo, vi povas legi romanon pri landoj foraj, fikciaj, aŭ pri antikvaj epokoj, ĉefe tial, ke tiuj maiproksimaj landoj kaj epokoj vin verdire neniel koncernas. En kazo de subita malsano oni avidas legaĵon ekstreme ekscitan kaj atentostreĉan, kiu tamen ne licas esti sentimentala kaj devas havi bonan finon; unuvorte, ĝi estas detektivromano. Ĉe malsano longedaŭra oni formetas eĉ la detektivromanon kaj serĉas ion bonkoran kaj fidodonan; verŝajne ĝi estas libro de Dickens. Atenta leganto entute konstatos, ke Dickens kaj Gogol estas aŭtoroj stimulantaj la apetiton. Mi mem ankoraŭ ne spertis, kiun libron oni preferus en sia lasta horo; sed en granda vivdanĝero laŭdire plej fidindaj sin montris Grafo Monte Cristo, La Tri Muskedistoj aŭ la Ruĝo kaj la Nigro de Stendhal.

Dimanĉe oni pleje ŝatas legi eseojn, jam pro tio, ke oni super ili modere kaj iom solene enuas; plue verkojn klasikajn, kiujn legi estas, kiel oni diras, "devo de ĉiu klerulo"; la dimanĉa legaĵo estas ja entute kvazaŭ plenumado de virta ago, dum la legaĵo labortaga similas plie al io malmodera, ekzemple al diboĉado. En somera libertempejo la plej bonan legaĵon prezentas malnovaj almanakoj. En aŭtuno oni pleje ŝatas legi la verkojn de Anatole France, evidente pro ilia speciala matureco; en vintro la leganto brulkonsumas en si ĉian ajn legaĵon, eltenante eĉ ampleksajn romanajn, kiujn li en somero okulfrape evitis. Dikaj romanoj entute taŭgas por veteraĉo kaj neĝblovado: ju pli malbona vetero, des pli dika romano. Enlite oni ne legas versojn, sed prozon; versojn legas la homo, sidante nur malpeze, same kiel se birdeto sidas sur branĉo. Irante oni legas vojaĝajn gvidlibrojn, ĵurnalojn kaj la lastajn ĉapitrojn de ne tutlegita romano. Ĉe dentodoloro oni ŝatas romantikan literaturon, kiun oni malestimus dum nazokataro. Atendante ion, supozeble leteron aŭ viziton, oni pleje ŝatas mallongajn novelojn, ekzemple tiujn de Ĉeĥov.

Krom tio ekzistas granda kvanto da libroj, pri kiuj mi vere ne scias, kiam kaj sub kiaj specialaj cirkonstancoj oni ilin entute legas; kaj mi vane klopodas tiun aferon elesplori.