Enkomputiligis Don HARLOW

Araba nokto ĉe Madison Placo

de O. HENRY

elangligis G. SAVILLE

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 paĝoj 221-227


Phillips alportis la vesperan poŝtaĵaron al Sro Carson Chalmers en lia apartamento apud la Madison Placo. Krom la ordinaraj korespandaĵoj troviĝis en ĝi du leteroj kun samspecaj alilandaj poŝtmarkoj.

Unu el la alvenintaj leteroj entenis fotografaĵon de virino. La alia entenis nedifineblan leteron, pri kiu Chalmers longe absorbiĝis. Ĝi estis de alia virino, kaj ĝi kvazaŭ enhavis venenitajn sagetajn dolĉe en mielo trempitajn kaj plumkovritajn per sugestoj, kiuj koncernis la fotografitan virinon.

Tiun leteron Chalmers forŝiris je mil eroj kaj li ekuzis sian altprezan tapiŝon paŝegante sur ĝi tien kaj reen. Tiamaniere agas besto el ĝangalo, post kiam oni enkaĝigis ĝin, kaj sammaniere agas homo, kiam li sentas sin kvazaŭ en la ĝangalo de dubo. lom post iom lia malripoza humorstato estis venkita. La tapiŝo ne estis ensorĉita. Kvin aŭ ses metrojn oni povis paŝi sur ties longeco, sed transporti onin trans la oceanon estis ekster ĝia povo.

Phillips aperis. Neniam li nur eniris -- kiel bone oleita feo li ĉiam aperis. "Ĉu vi vespermmanĝos ĉi tie, Sinjoro, aŭ aliloke?" li demandis.

"Ĉi tie", respondis Chalmers, "kaj post duonhoro." Malgaje li aŭskultis al la januara blovego, kiu transformis la malplenan straton en eolian trombonon.

"Atendu", li diris al la malaperanta feo. "Kiam mi transiris la Placon irante hejmen mi ekvidis multajn vicestarantajn homojn tie. Sur io levita staris paroladanta viro. Kial vicestaras tiuj homoj kaj kial estas ili tie?"

"Ili estas senhejmaj homoj, Sinjoro", respondis Phillips. "La viro, kiu staras sur la kesto penas akiri por ili loĝejon por la nokto. Venas homoj por aŭskulti kaj donas al li monon. Poste li sendas tiom da homoj, por kiom la donacita mono pagas al iu loĝej-domaĉon. Pro tio ili staras kaj ĉiu atendas sian vicon."

"Venigu unu el tiuj bonuloj ĉi tien, kiam oni estos pretaj suprenporti la manĝon. Li manĝos kun mi."

"K-k-iun", komencis Phillips, ekbalbutante la unuan fojon dum sia longjara servado.

"Elektu iun ajn sencele", respondis Chalmers. "Nur zorgu, ke li estu sufiĉe malebria, nek estu li kulpigota pro ioma grado da pureco. Jen ĉio."

Ne kutime ludis Carson Chalmers la rolon de kaiifo. Sed ĉi vespere li sentis la malefikecon de konvenaj rimedoj kontraŭ melankolio. Ion voluptan kaj elstaran, ion altegustan kaj "araban" li devas havi por faciligi sian melankolian humoron.

Duonhoron poste, Phillips finis sian deĵoron kiel sklavo de la lampo. La kelneroj el la malsupra restoracio ekbalancis supren la plezurigan manĝon. La manĝotablo pretigita por du personoj ardis gaje en la ardo de rozkolore ombritaj kandeloj. Kaj tiam Phillips, kvazaŭ enkondukante kardinalon -- aŭ gardante domrabiston -- envenigis la tremantan gaston, kiu estis forkondukita el la vico de la almozuloj.

Kutime, oni nomas tiajn homojn kadukuloj; se oni uzus la komparon ĉi tie, ĝi estus kvazaŭ difino de forlasitaĵo detruita per fajro. Ĉar eĉ ankoraŭ iu flagranta brulo lumigis la drivantan korpon. Liaj manoj kaj vizaĝo estis antaŭnelonge lavitaj -- rito, pri kiu Phillips insistis, kiel pri memoraĵo al la difektita deco. En la kandellumo li staris kiel makulo en la bonordaj instalaĵoj de la apartamento. Lia vizaĝo estis malsane blanka, kaj preskaŭ ĝis la okuloj ĝi estis kovrita de stoplo, kun tia nuanco de ruĝa felo, kian havas montrohundoj.

La kombilo de Phillips malsukcesis ordigi la helbrunajn harojn, kiuj jam de longe matiĝis kaj konformiĝis al la konturo de konstante portata ĉapelo. Liaj okuloj plenplenis je artifika defio, kian oni povas vidi ĉe turmentata hundaĉo. La malfreŝa jako estis alten butonumita, kaj nur ĉirkaŭ ses milimetroj da kompensa kolumo montriĝis super ĝi. Lia konduto estis escepte senembarasa, kiam Chalmers ekstaris aliflanke de la ronda manĝotablo.

"Se vi bonvolus fari komplezon al mi", diris la gastiganto, "mi estos feliĉa ĝui vian kuneston ĉe vespermanĝo."

"Mia nomo estas Plumer", diris la gasto el la strato per severa kaj atakema voĉtono. "Se vi sentas kiel mi, vi dezirus ekscii la nomon de persono, kun kiu vi estas manĝonta."

"Ĵus mi intencis diri", daŭrigis Chalmers iom rapide, "ke mia estas Chalmers. Ĉu vi sidiĝos alfronte?"

Plumer fleksis la genuojn, por ke Phillips povu submeti la seĝon sub li. Lia mieno montris, ke li jam antaŭe sidadis ĉe servataj manĝotabloj. Phillips surmetis la anĉovojn kaj olivojn.

"Bone!" ekbojis Plumer, "manĝmeto post manĝmeto, ĉu ne? Tre bone, mia gajega reganto de Bagdad. Mi estos via Ŝarazada dum la tuta vojo, ĝis ni atingos la dentpikilojn. Vi estas la unua kalifo, kiun mi renkontis, de kiam ekfrostiĝis, kiu posedas malfalsan orientan guston. Kia feliĉo! Mi estis la kvardektria en la vico. Ĵus kiam mi finis kalkuli, via bonvena sendito alvenis por inviti min al la festo. Mia ŝanco atingi liton hodiaŭ vespere egalis preskaŭ al mia ŝanco fariĝi prezidanto de Usono. Kiamaniere vi deziras aŭskulti al mia malgaja rakonto pri mia vivo, S-ro Al Raŝid -- ĉapitron kun ĉiu manĝmeto aŭ ĉu la tuton kun la cigaroj kaj la kafo?"

"Ŝajnas, ke la situacio ne estas nova al vi", diris Chalmers kun rideto.

"Je la mentonharoj de la profeto, ne!" respondis la gasto, "Nov-Jorko estas tiom plena de ordinaraj Harun-Al-Raŝidoj, kiom Bagdad de puloj. Per ŝargita manĝo celante al mia kapo, oni jam haltigis min dudekfoje por aŭskulti al mia rakonto. Penu trovi personon en Nov-Jorko, kiu senrekompence donus ion al iu ajn! Ili literas la vortojn 'scivolemo' kaj 'almozdonemo' per la samaj pensliteroj. Multaj donus dek cendojn kaj pagus por ĉop sui (1); kelkaj ludas la rolon de kalifo ĝis la grado de steko (2), sed ĉiuj el ili eldevigas mian biografion kun la piednotoj, aldono, kaj neeldonitaj fragmentoj. Ho, mi scias kion fari, kiam ajn mi ekvidas ekaperantan nutraĵon en la novmoda Bagdad, sur la subtera fervojo. Per la frunto mi trifoje frapas la trotuaron kaj pretiĝas rakonti interŝanĝe por vespermanĝo."

"Mi ne postulas vian rakonton", diris Chalmers, "kaj mi malkaŝe konfesas, ke nur subita kaprico instigis min al invito de iu ajn nekonato por manĝi kun mi. Mi certigas vin, ke vi ne suferos pro mia scivolemo."

"Ho!" ekkriis la gasto, atakante la supon kun entuziasmo, "mi tute ne malŝatas tion. Mi estas vera orienta gazeto, kun ruĝa tegilo kaj tranĉitaj folioj, kiam ajn la kalifo ekpaŝas alilanden. Fakte, ni, la uloj en la litovico, havas iuspecan sindikatan prezaron por tiaj aferoj. Ĉiam troviĝas iu, kiu deziras ekscii, kio malsuprentiris nin tiel malalten en la monda vivo. Interŝanĝe por manĝeto kaj glaso da biero mi kutime diras al ili, ke drinkado kaŭzis ĝin. Por konservita bovaĵo kun brasiko kaj taso da kafo mi regalas ilin per la rakonto pri malbonkora dommastro, ses monatojn en hospitalo, perdita laboro, ktp. Steko kaj kvaron-dolaro alportas la Wall-stratan tragedion de perdita riĉaĵo kaj laŭgrada malsuprenfalo. Ĉi tio estas la unua tiuspeca regalo kaj mi ne havas rakonton, kiu akordiĝus al ĝi: Tial, S-ro Chalmers, se vi deziras aŭskulti, mi diros al vi la veron. Estos pli malfacile por vi kredi la ĉi veran okazintaĵon, ol iun el la mensogaĵoj."

Horon poste, la "araba" gasto, kun kontentiga ĝemeto, kuŝiĝis malantaŭen, dum Phillips alportis la kafon kaj cigarojn kaj malplenigis la tablon.

"Ĉu vi iam aŭdis pri Sherard Plumer?" li demandis kun stranga rideto.

"Mi memoras la nomon", respondis Chalmers. "Li estis pentristo, mi kredas, antaŭ kelkaj jaroj."

"Kvin jaroj", diris la gasto. "Poste mi malsuprenfalis kiel peco da plumbo. Mi estas Sherard Plumer! La lastan portreton, kiun mi pentris, mi vendis por $2,000. Post tio, mi ne estus povinta trovi pozanton eĉ por senpaga bildo."

"Kio okazis?" Chalmers ne povis rezisti la demandon.

"Stranga afero" severe respondis Plumer. "Mi mem tion ne tute komprenas. Kelktempe mi rolis kvazaŭ suprenaĝanta korko. Mi estis akceptata de la kulturita klaso, kaj de ĉiu flanko ricevadis mendojn, sed subite, kiam ajn mi finis bildan kaj personoj venis por rigardi ĝin, tuj ili ekflustris kaj strange rigardis unu alian.

"Baldaŭ mi eltrovis, kio ĝenis ilin. Ŝajne mi posedis la lerton enigi en la vizaĝon de portreto la kaŝitan karakteron de la persono. Mi ne scias, kiel mi tion faris; mi pentris, kion mi vidis, sed nun mi scias almenaŭ, ke tio malreliĉigis min. Iuj el miaj pozintoj terure furioziĝis kaj rifuzis akcepti siajn bildojn. Mi pentris bildon de tre bela kaj populara aristokratino. Kiam ĝi estis finita, ŝia edzo rigardis ĝin kun stranga vizaĝesprimo, kaj la proksiman semajnon procesis por eksedziĝo.

"Mi memoras la aferon de eminenta bankiero, kiu mendis portreton ĉe mi. Dum mi elmontris lian bildon en mia laborejo, unu el liaj konatuloj venis por vidi ĝin. 'Dio benu min!' li diris, 'ĉu vere li aspektas tiel?' Mi respondis al li, ke oni pavas rigardi la portreton fidela similaĵo. 'Neniam antaŭe mi rimarkis tian esprimon en liaj okuloj', li diris. 'Mi pensas, ke mi rapidos malsuprenurben kaj ŝanĝos mian bankokonton.' Kiam li atingis la bankon, lia konto kaj la sro bankiero jam malaperis.

"Ne daŭris longe, ĝis ili neniigis min. Homaj ne ĝuas tion, se iiiaj sekretaj malnoblecoj estas elmontrataj en bildoj. Ili povas rideti kaj tordi siajn proprajn vizaĝojn por trompi onin, sed ilia bildo ne faras tion. Mi ne plu ricevis mendojn, do mi devis cedi. Dum kelka tempo mi laboris kiel gazeta artisto, kaj poste kiel litografisto, sed tiu laboro kaŭzis al mi similan ĉagrenon. Se mi desegnis de fotografaĵo, tiam mia desegnaĵo elmontris karakterizajn trajtojn, kiujn oni ne povis trovi en la fotografaĵo, sed mi divenas, ke ili troviĝis en la originalo. La klientoj ege plendadis, precipe la virinoj, kaj neniam mi povis teni la okupon. Por konsoli min, mi komencis ripozigi mian lacan kapon sur la brusto de alkoholaĵo. Tial ne daŭris longe, ĝis mi troviĝis en la senpaga lito-vico farante buŝan beletristikon por manĝetoj inter la nutro-bazaroj. Ĉu la verdira priskribo tedas cin, ho kalifo? Mi povas ŝanĝi ĝin al la Wall-strata tragedio, sed tio postulus larmojn, kaj mi timas, ke mi ne povus elpuŝi ilin post tiu ĉi tiel bona vespermanĝo."

"Ne, ne!" elparolis serioze Chalmers. "Vi multe interesas min. Ĉu ĉiuj viaj portretoj malkaŝis iun malagrablan trajton, aŭ ĉu estis kelkaj, kiuj ne suferis pro la dolorigo kaŭzita pere de via stranga peniko?"

"Kelkaj? Jes" respondis Palmer. "Infanoj, ĝenerale, multaj virinoj, kaj sufiĉa nombro da viroj. Ĉiuj homoj ne estas malbonaj, Sinjoro. Kiam ili estis bonaj, tiam la bildo elmontris tion. Kiel mi diris, mi ne povas klarigi tion, nur la fakton mi povas konstati."

Sur la skribotablo de Chalmers kuŝis la fotografaĵo el eksterlando, kiun alportis la vespera poŝtaĵo. Dek minutojn poste, li laborigis Plumer super paŝtel-skizo laŭ ĝi.

"Finite", li ekoscedis. "Bonvoiu pardoni min pro mia malrapideco. Mi interesiĝis pri la laboro. Sed, pro Dio! mi estas laca. Lastanokte mi ne dormis, Sinjoro. Mi pensas ke mi diru bonan nokton, ho komandoro de la fideluloj!"

Chalmers iris ĝis la pordo kun li kaj enŝovis kelkajn monbiletojn en lian manon.

"Ho! Mi prenos ilin", diris Plumer. "Ĉi tio estas parto de la malsuprenfalo. Dankon. Ankaŭ por la tre bona manĝo. Hodiaŭ nokte mi dormos kvazaŭ sur plumoj kaj sonĝos pri Bagdad. Espereble, frumatene, mi ne trovas, ke mia kunesto estis nur sonĝo. Adiaŭ, plej bona kalifo!"

Chalmers ree paŝis sencele sur la tapiŝo. Sed la rondiro estis tiel malproksima de la tablo, sur kiu kuŝis la paŝtelskizo, kiel la ĉambro permesis. Dufoje, trifoje li penis proksimiĝi al ĝi, sed li malsukcesis. Li povis vidi la grizbrunon kaj la oron kaj la brunon de la koloroj, sed lia timo konstruis ĉirkaŭ ĝi muron, kiu tenis lin malproksime. Li sidiĝis kaj ekpenis trankviliĝi. Subite ii salte leviĝis kaj eksonoris por Phillips.

"Juna sinjoro loĝas en ĉi tiu domo", li diris, "iu Sinjoro Reineman -- ĉu vi scias, kiu apartamento estas lia?"

"Supra etaĝo, fronto, Sinjoro", respondis Phillips.

"Iru supren kaj petu lin favori min per sia ĉeesto".

Reineman tuj venis. Chalmers prezentis sin.

"Sinjoro Reineman", li diris "estas eta paŝtel-skizo sur jena tablo. Mi estus feliĉa, se vi donus al mi vian opinion pri ties merito."

La juna artisto antaŭeniris al la tablo kaj ekprenis la skizon. Chalmers duonturniĝis, apogante sin sur la posto de seĝo.

"Kiel -- vi -- trovas ĝin?" li malrapide demandis.

"Kiel desegnaĵo", diris la artisto, "mi ne povas ĝin sufiĉe laŭdi. Ĝi estas laboro de majstro -- maltima, delikata kaj ĝusta. Iome ĝi perpleksas min: jam de multaj jaroj mi ne vidis paŝtel-laboron eĉ duone tiel bonan."

"La trajtoj, sinjoro -- la persono -- la originalo -- kion vi povas diri pri tio?"

"La trajtoj", respondis Reineman, "estas trajtoj de unu el la propraj anĝeloj de Dio. Ĉu mi povas demandi de kiu ..."

"Mia edzino!" ekkriegis Chalmers, turniĝante kaj saltante al la mirigita artisto. Li ektenegis lian manon kaj ekpistis lin sur la dorson. "Ŝi vojaĝas en Eŭropo. Kunprenu la skizon, sinjoro, kaj pentru vian majstroverkon laŭ ĝi -- la prezon? Lasu la decidon pri ĝi al mi!"


Piednotoj

(1) Ĉina manĝaĵo.
(2) Bovtranĉo rostita.