Enkomputiligis Don HARLOW

La nokto

de Geraldo MATTOS

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 p. 204


La nokto sorĉas min per la mistero
de flustra kaj multvoĉa varma kvero
miksita kun palpebla mut'.

Silentas besto kaj vortpova homo,
dum ŝtono kreve, floroj per aromo
impete ŝtormas per balbut'.

Kaj ili plendas, krias kaj trumpetas
kaj fonon de lasciva ritmo retas
por la orgasmoj de la nud'.