Enkomputiligis Don HARLOW

Oldulino

de Geraldo MATTOS

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 p. 203


Sidanta, kun piedoj tretantaj velkan rozon,
plu velkas oldulino, en sia hejmo strata;
fundsulkaj faltoj montras multjaran vivokrozon
en vango, kies ploron nur finos mort' kompata.

Ŝiaj okuloj lacaj atendas rid-almozon,
dum ian sekan panon akceptas man' malsata;
kiel maturaj pomoj, pendserĉas grundripozon
la plumbosakaj mamoj, sub vesto grandformata.

Ruino jam sensenta kaj teda de la vivo!
Se tamen geamantoj, kaŝitaj por lascivo
en ombra parkangulo, sin kisas amebrie,

la oldulin' ektremas; kuntiras siajn manojn
kaj sentas sub la karno pasintajn uraganojn,
ĉar iam, jes! ŝi vivis kaj amis konvulsie!