Enkomputiligis Don HARLOW

Prometeo

de Geraldo MATTOS

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 p. 203


Jam kuris dek, kaj cent, kaj mil jarcentoj,
galopis en estinton; sur la roko,
katenas Prometeon la provoko:
la homon garni per la fajraj sentoj.

Al eterneco ŝanĝas sin momentoj;
la tutan mondon de la alta loko
li sekvas jam, epoko post epoko,
kun ĝiaj oftaj sangaj akcidentoj.

Kaj li meditas. La katenoj pezas.
Ruinas lia hom'. Li petas morton,
ne tial nur, ke lin doloro lezas. .

Li malesperas tial, ke -- fatalo!
la hom' kontrasta amas la eskorton
de larmo, krimo, sango kaj batalo ...