Enkomputiligis Don HARLOW |
For evangelio, for korano, for talmudo, kateĥismoj de ĵaluzaj veroj plursignifaj, kies sencon pastroj lerte tordas per vortludo al potencinstigaj dogmoĉenoj maledifaj. For preĝejo, for moskeo, kaj for sinagogo, grandaj kaj glaciaj ĉerkoj por la vivruinoj, kie dion pastroj forkomercas per mensogo kaj forsolas vivon la pastrinoj di-edzinoj. Ne en la tineborebla homa testamento trovas sin la vero, kiu por eterne savas; ne en monstra templo manfarita el cemento dio kaŝas sin, at kiu ĉiu vivo sklavas. Se vi volas preĝi, preĝu al tondata floro, kiu ebriigas vin per la mister' parfuma; se vi volas kulti, kultu en klinita adoro al virino sin donanta al amo vivplenuma! |