Enkomputiligis Don HARLOW

Aŭtuno

de Karolo PIĈ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 paĝoj 217-218


En parkoj
kaj silentemaj anguloj de ĝardenoj
kuŝas oro, kupro, latuno,
purpuroj, ruĝaj minioj, rubenoj.
La suno lumas.
Estas septembro
Matene la nebuloj fumas
Sed posttagmeze estas varme
kaj iel strange alarme.
Oraj folioj
brulas
sub la suna lumo
kaj subite
lulas
sin
lulas
teren
La vento ilin eĉ ne tuŝas
Tamen milope ili kuŝas
survoje
kaj tie brilas
flave hele blindige malĝoje
brune kaj karmezine
Sed fine
ekpluvas.
Sen ĝeno
falas akvo al baseno
El firmamento
ŝvebas spleno
kaj silento
La ĉielo
falas al la basena nivelo
Pluvas pluvas mallaŭte.
La gutoj
unu post la alia
sonas
sonoras
plaŭde
aplaŭde