Enkomputiligis Don HARLOW

Li

de Karolo PIĈ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 p. 219


Poeto estas
tiu,
kiu
tiam,
kiam
la aliaj
festas festojn,
en melankoliaj
horoj
disŝiras sian koron
kaj intestojn.