Enkomputiligis Don HARLOW

Malfacila vivo

de Karolo PIĈ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 p. 218


Mi lacas.
Okuloj miaj fermas sin
kaj vane
atendas venon de virin'
sufiĉe kompata
por kompreni min.

Versoj
elfalas el maniko,
sed, ve,
malsanas la umbiliko
kaj malgraŭ ĉio
la matematiko
ne estas
sen artifiko.

Kaj finfine
ĉio estas nur vento
sonanta mandoline.
Sen tento
kaj sen buŝo loganta karmine
mi ne volas vivi
en tiu ĉi mondo
teda ruine.