Enkomputiligis Don HARLOW

Sovaĝpapavoj

de Karolo PIĈ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 p. 220


Sur kampolim' sovaĝpapavo
purpuris inter grena flavo
simile al ruĝega tent'.
La suno super ĝi fosforis;
senbrue preter ĝi zumploris
somera ŝercpetola vent'.

Vi kun amato via iris;
papavbukedon jen li ŝiris;
vi ĝojis; kaj al kampolim'
izola li vin mute gvidis;
kaj tie vi kaj li eksidis;
kaj poste vi sen ĉia tim'

vin sternis sur kamplima bedo
apude kun la ambukedo,
kaj dronis sub multega kis' ...
Kaj post longega muta kuŝo
kaj post premega varma tuŝo
vi vekis vin el la surpriz':

Apude la bukedo velka;
enkore rememoro kelka;
la invirgeco ie for ...
Nur ĉirkaŭ vi la ĉiam sama
pejzaĝ', kaj bildo panorama:
Milope la papava flor' ...