Enkomputiligis Don HARLOW

Reklamo

de S. CARMIGGELT

el Speciale por vi

elnederlandigis H. GROENDIJK

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 paĝoj 235-236


Mia amiko Frits estas desegnisto en reklamoficejo. La animo de tia junulo havas la aspekton de preme zonita virinjo, ĉar li devas laŭ ordono de unu (lia ĉefo) klopode fari tion, kio laŭ opinio de alia (la kliento) estas kapabla mallogi trian personon (vin).

Ŝafoj kun kvar piedoj ne kapablas je tio -- ili havu minimume kvin. Ĉar estas kvazaŭ kartludi kun la "blindulo", kio plej ofte rezultiĝas al io, kion neniu deziras esti generinta. La patroj plenigas ekstere tramojn, kafejojn kaj stratojn.

"O, o, tiu ĉefo mia!" Frits ofte kaŝvortumas kapskuante; kaj tiam sekvas ia tiurilata anekdoto.

"Vi ĉiam desegnas tiel strangajn personojn", la ĉefo antaŭ nelonge rimarkigis al li, "mi ŝatas vidi normalajn virojn kaj virinojn en miaj reklamoj. Bonvole promenu kun mi sur la strato, tiam mi montros al vi, kion mi celas."

Estis somero, do ili eksidis sur kafej-teraso. Unue preterpasis viro kun kapo kiel miskolorigita strutovo.

"Ĉu tia persono?" demandis Frits.

"Ne, ne tiu", diris la ĉefo.

Nun preterpasis viandrulaĵa ineto kun surkape roza tevarmigilo.

"Ĉu tiu ĉi estas sufiĉe normala?" demandis Frits.

"Ne, je Dio, ne!"

Survestigita fagoto sur Chaplin-ŝuoj ŝovire alvenis.

"Ĉu li?" diris Frits.

"Ne, certe ne."

Dum la tuta mateno ili senrezulte sidadis atendante unu normale aspektantan homon kaj finfine ili montris unu al la alia la perterpasantajn strangaĵojn, eksplodante pro ridado.

"Mi tutcerte ĝojas, ke mi mem ne preterpasis", mi aldiris, "sed estas profunda travivaĵo".

Li sciis duan anekdoton. Unu tagon li ricevis ordonon desegni en facila, franca stilo, virinon, kiu servu kiel rigardkaptilo por reklamo de ŝtrumpoj el nilono.

"Nu, mi opiniis ĝin agrabla, libera tasko", rakontis Frits, "do mi pensis, mi desegnos ĝin laŭ modelo. Hejme, mi ne povas labori -- vi scias, mi havas kvin infanojn -- do mi iris vespere al Suze. Vi ja konas ŝin, ĉu ne? Ŝi estas la knabino kun la ruĝaj haroj, kun tiu mokema rideto. Nu, mi ŝin desegnis per kreto, en tia negliĝo el punto -- la rezulto estis io amuza."

La sekvantan tagon li prezentis ĝin al la estro. Tiu ĝin rigardis longtempe kaj enpense. Tiam li diris: "Bone, sed simple maleblas. La virino ... tio ankoraŭ povas esti. Sed vi forviŝu la liton en la fono."

"Tio ne estas lito!" protestis Frits. "Estas nur streketo!"

"Estas lito, tre klare", firme daŭrigis la ĉefo, "ŝanĝu ĝin."

Kaj mia amiko kunportis la desegnaĵon hejmen kaj tie eksidis por rigardi, kiel li provos kuraci ĝin. Pri la streketo li faris nenion. Tiu estis bone metita tie. Sed post longa pripensado li nur forstrekis la rideton de Suze kaj anstataŭe desegnis alian kapon.

"Belege", la estro elvokis la sekvantan tagon. "Vi mem vidas, foriginte la liton, vi nun plibonigis ĉion."

Frits rigardis min triumfe.

"Kaj ĉu vi scias, de kiu estis la nova kapo?" li demandis.

"Ne," mi diris.

"De mia edzino", li respondis.