Enkomputiligis Don HARLOW |
Ĉu efektive? -- ho, stranga ĝi ŝajnas! -- kor' en doloroj homecon ekgajnas. Ĝojoflugiloj ja alten vin levas, sed je profundo rezigni vi devas ... Ofte feliĉon eĉ plor' al ni donas, ofte en marĉo de l' zorgoj ni dronas, tie serĉante la oron senrustan, la nevendeblan trezoron enbrustan ... |