Enkomputiligis Don HARLOW

Punkto

de Enn UIDRE

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 p. 229


Sur vivon punkton metas la morto.
    Ĉu ĝi metas?
Vi pruvu, se havas vi forton,
ke en ĉi mond' de l' mensogaj vortoj
    ankaŭ tiu ĉi "vero" lametas!