Enkomputiligis Don HARLOW |
Tempo, ĉu prikanti povus ĝoje vin la sin'? Ĉu per kanto trista mi ĝojigus vin? ... Gardenist' mi estas. Nigraj rozoj en ĝarden'. Ilin ros' aspergis frue dum maten'; larmojn mi tagmeze verŝis en sunlum', larmoj -- pro la am' ploritaj -- servis por akvum'; sunsubire -- antaŭ mia vivvesper', rozobedojn akvumadis la popolsufer' ... Tiuj rozoj -- tristaj sen mezur'! -- ĉirkaŭ mi sin levas kvazaŭ nigra mur'. |