Enkomputiligis Don HARLOW

Mirinde simple

de Enn UIDRE

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 p. 230


Mirinde simple floras la floroj
kaj lirlas la akvoflu',
kaj muĝe sonadas
                    arbara bru'.

Mirinde simple la infano povas
ĝui pro pupa bel'
                    kaj fabel' --
kaj tute realaj
                    ĉiujn fabelojn ĝi trovas.

Mirinde simple ĉu povus do vi
rigardi per okuloj de l' koro
                    en tiujn vivtagojn miajn,
kie nigraj rozoj floras sen mezur',
kaj kiujn lumigus per magi'
            la scio nur,
ke vi min amas
                    -- kiel infano fabelon.