Enkomputiligis
Don HARLOW
Dum vespera horo
de Enn UIDRE
Unue aperis en
la nica literatura revuo
n-ro 5/6 p. 229
Alte mutas la steloj.
Steloj oraj kaj foraj.
Tien direktas suferojn
ĉiuj homkoroj doloraj ...
Eble la steloj ne povos
plu sen kunsento silenti?
Eble la steloj ekprovos
malfeliĉulojn defendi!?