Enkomputiligis Don HARLOW

Mallumo

de Debora VAARANDI

elestonigis Hilda DRESEN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 paĝoj 227-228


Iras la mallum' sur voj'
dum plej hela tago,
kaj ne hontas en la lum'
ĝi pri sia ago.

Katokula sidas vir',
larĝvizaĝa, forta,
dormetadas kun ĝuem'
dum azen' lin portas.

Sed malantaŭ la azen'
kurba ino venas,
dorson ŝarĝe plena sak'
kaj vivzorgo premas.

Post vojturno kaŝas jam
sin la par' unika,
kaj ekŝajnas ĉio nur
iluzi' optika...