Enkomputiligis Don HARLOW

La fantomo

de Henri VATRÉ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 p. 237


Bluzo, blanka bluzo,
sub vi pintas jam du sukaj framboj
frumaturaj,
ve ne por mi:
vakas mia polmo kiel kupo.

Jupo, pimpa jupo,
vin jam portas for du junaj gamboj
rapidkuraj,
for, for de mi:
fermas mian polmon ekĵaluzo.

Buŝo, ruĝa buŝo,
mola paŝo en la freŝa neĝo
de vizaĝo fora, fora
kiel lando de ekzilo;
lipoj de aprilo,
predoj por tenera korsieĝo,
korpo nuda, senmemora,
preta por l' unua tuŝo,
vi nun festas
kaj senvestas
por alia...

Min atendas por la lasta kuŝo
tero nia.