Enkomputiligis Don HARLOW

Rideto

de Henri VATRÉ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 p. 238


Ridet', ekfloro de vizaĝo,
rebrilo de l' aŭror' unua,
subita vibro de senbrua
lulondo sur trankvila plaĝo;

surprizo pura, amomaĝo,
tenera fonto mole flua,
burĝono de ĉielo blua
en grizo de nebulpejzaĝo!

Petolaj lipoj kaj pupiloj,
promesoj por amor-jubiloj,
min logas ne ĉi fola fluto,

sed nur gustumo de ŝekreto,
kiun perfidas vi, rideto,
tra l' luk' de via nuda muto.