Enkomputiligis Don HARLOW

Letero al Brenda pri la afiksoj

de Henri VATRÉ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 6/1 paĝoj 23-27


Pardonu, Brenda, tiun ĉi malfruan respondon, same kiel mi pardonas al vi la penadon, kiun ĝi trudis al mia denaska pigremo.

Vi skribis, ke vi ne povas kompreni la tradukon de la "Infero" de Dante, ĉar D-ro Kalocsay uzis tro densan lingvon kaj plej ofte nur nudajn radikojn sen la necesaj afiksoj. Ĉu tiu nudismo tiel ŝokas vian prudemon, Brenda? Pensu nur pri la terura varmego, kiu regas en la infero!

Vi konfesas, ke pro la samaj motivoj, vi ne ŝatas la novskolajn esperantajn poetojn, kaj preferas la ĉiam validajn modelojn de la "Fundamenta Krestomatio". Kun kia ĉarma kaj incita vervo vi plenigas tutan paĝon per citoj kaj komparoj laŭ vi trafaj! Kaj kun kia gracio vi fine saltas al la konkludo, ke ĉio, kio lingve ne estas tuj komprenebla, estas malbona.

Vi konfidas, ke la traduko de "Eŭgeno Onegin" tamen donis al vi veran plezuron, Mi ĝojas, ke tiun rekompencon vi trovis post viaj multaj klopodoj, kiuj ja meritas la plej sinceran gratulon.

Por kontroli vian aserton pri la malmultiĝo de la afiksoj ĉe niaj modernaj poetoj, mi esploris 4 gravajn tradukojn, kiuj enhavas po 27'000 -- 28'O00 vortojn, kaj el kiuj mi registre deprenis ĉiujn videblajn prefiksojn kaj sufiksojn. Tio signifas, Brenda, ke pro amo ai vi, mi dediĉis piurajn longajn vesperojn al tiu ĉi speco de literatura "strip-tease". Mi elruzis la plej obstine hermetajn zipojn. La rezulton, zorge ordigitan en la ĉi suba tabelo, aŭ bretaro se vi preferas, mi galante konfidas al vi kiel al gardantino de virinvestejo en nudista tendaro.

Ĉiujn afiksojn mi malfiksis disde la nudaj vortokorpoj, kaj mi nun lasas al viaj spertaj fingroj la piezuron ilin realfiksi, kien iii apartenas. Vi mire kaj plezure konstatos, ke la vortoj de niaj modernaj poetoj estas pli riĉe vestitaj, ol vi povis tion supozi.


 Uz-ofteco de 21 afiksoj en 4 gravaj vers-tradukoj
  1
Hamleto
(Zamenhof)
27'000 vortoj
2
Onegin
(Nekrasov)
28'000 vortoj
3
Infero
(Kalocsay)
28'000 vortoj
4
Floroj
(Kal. k. a.)
27'000 vortoj
o/oo o/oo o/oo o/oo
ek-552'0371876'6791425'071602'222
mal-3Z31l'96330410'8572338'3212539'370
re-371'370592'107883'143742'740
-ad1706'2951073'82147l'678692'555
-aĵ652'40737l'321260'928853'185
-an180'666150'53631l'107180'666
-ar150'555903'218612'17850l'851
-ebl46l'703260'92852l'85747l'740
-ec1184'348592'107160'571632'333
-eg632'33335l'250812'893732'703
-ej200'74038l'35750'17934l'259
-em160'592913'250130'46444l'630
-et38l'4071234'39340l'428662'444
-ig2168'0001605'7141284'5711987'333
-iĝ1736'4072137'6071635'8211465'407
-il471'740301'07145l'608592'185
-in1615'9632639'39335l'2501806'666
-ind43l'592180'642170'60735l'299
-ist44l'63038l'35733l'179672'481
-uj572'11130'10710'036160'592
-ul682'5181425'071873'1071033'815

La 4 elektitaj verkoj estas

1.Hamleto (Shakespeare)trad. Zamenhofeld.1894
2.Eŭgeno Onegin (Puŝkin)trad. Nekrasov"1931
3.Infero (Dante)trad. Kalocsay"1933
4.La Floroj de
l' Malbono (Beaudelaire)
trad. Kalocsay,
Waringhien
k. iliaj skolanoj
"1957

Proksimume 1/4 de "Hamleto" estas en prozo; la ceteraj 3/4 estas tradukitaj per senrimaj kvinjamboj, se ne mencii la 300-vortan porcion de alispeeaj versoj. "Eŭgeno Onegin", per kvarjamboj, kaj "Infero" per kvinjamboj, fidele redonas la formon kaj rimoplekton de la originaloj. La "Floroj de l' Malbono" konsistas el 4400 versoj, el kiuj pli ol 3000 aleksandroj, rimitaj plej riĉe konforme al la franca leciono.

La suma nombro de ĉiuj registritaj afiksoj atingas respektive:

1. Hamleto187769'50 o/oo el 27'000vortoj
2. Onegin2132"76'14 o/oo el 28'000"
3. Infero1470"52'50 o/oo el 28'000"
4. Floroj1890"70'00 o/oo el 27'000"

Vi tuj rimarkas, Brenda, ke se la granda streĉiteco de l' teksto en la "Infero" devigis la tradukanton al heroa ŝparo de la afiksoj, la delikata karaktero mem de la "Floroj" postulis luksajn vestojn kaj ornamojn. Parizo ja donas la tonon en la virina modo!

Se en la evoluo de nia beletra lingvo grade aperis tendenco al ŝparado de kelkaj afiksoj, se la plej talentaj poetoj foje aplikas la principon de sufiĉo ĝis drastaj konsekvencoj, oni tamen neniel povas paroli pri sistema ellasado de la afiksoj. Tute male! Rigardo al la supera tabelo estas surprize instrua.

Pro simpligo kaj necesa lokŝparo, mi menciis nur la 21 afiksojn, kiuj atingas ĉe unu el la kvar tradukintoj almenaŭ 1 elmilon de la tuta koncerna vortprovizo.

Oni devas esti tre singarda en la interpreto de tiaj tabeloj kaj ne eltiri tro fruajn, senbazajn konkludojn. La uzofteco de iu difinita afikso ne dependas de la libera elekto de la verkisto, sed de cirkonstancoj propraj al la verko. Ekzemple, la malofteco de -in en la "Infero" fontas el tio, ke nur malmultaj inoj rolas aŭ aludatas en la poemo. La relative alta proporcio de -il en la "Floroj" infiuiĝis de la oftaj flugiloj, incensiloj, sonoriloj kaj ludiloj. La modesta, sed ofte aiudita "vartistino" de "Onegin" kaŭzas altan eimilon de -ist kaj -in.

Mi konscias, ke se oni povus dekobligi la bazan materialon de mia esploro, la statistiko multe pli validus. Sed eĉ tia, kia ĝi prezentiĝas, oni povas levi la demandon: Kiun influon havas la versa formo, en tradukado, ĉe la uzado de afiksoj? Tian esploron, se entute ĝi prezentas intereson, mi devas lasi al pli kompetentaj personoj.

Komparante la rimojn de "Onegin" kaj de la "Infero", mi konstatis, ke Nekrasov metis afiksojn ĉe 450 versfinoj, kaj D-ro Kalocsay ĉe 125.

Vi rimarkas, ke ek-, mal-, -ar, -ej, -er, -et, iĝ, -in kaj -ul kulminas ĉe Nekrasov, vera staĥanovisto de la afiksoj. Klaskonscia kolektivisto, li uzas -ar tre ofte anstataŭ la pli naturan pluralan formon por provizi oportunan rimeblon aŭ sin helpi ĉe la ritmo. Pluraj aliaj afiksoj de li favorataj efikas iel kejle. Liaj procedoj ne multe varias, kaj li pruviĝas ĝenerale konscienca, talenta metiisto, pli ol inspirita artisto. La orelo ne estas lia plej delikata organo.

"Onegin" lia pruvas tion!
Ĝi kantas -- (vetus mi kun gaj') --
Nu ... malpli ol ĉe Kalocsay! ...

El la abunda uzado de afiksoj en la poezio, oni ne devas konkludi pri elstara virto de la poeto. Ĉio dependas de la apartaj cirkonstancoj kaj oni devas konsideri la rezulton laŭ arta vidpunkto. Se kompari ekzemple la uzadon de la afiksoj en "Hamleto" kaj en la "O.V." de Z. (laŭ la statistiko de F. Stancliff), notindas, ke ek-, mal-, -aĵ, -et, -ig, -iĝ, -il, -in, -ul pli oftas en la poezio, ol en la prozo.

Konklude, Brenda, ni devas saĝe fidi al niaj poetoj, kies granda talento iras la ĝustan vojon. Ni, simplaj homoj, ja ne posedas la vastan kleron, la profundan sagacon kaj la mirindajn pesil-tasojn de nia kara amiko Arieh ben Guni, filo de la pantero.

Tre afikseme via
HENRI VATRÉ.