Enkomputiligis Don HARLOW

La perdita amiko

de Roger BERNARD

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 6/1 paĝoj 36-40


al la memoro de Lucien F...

23-a da Majo 1947: datreveno ... Jam du jaroj forpasis, de kiam Michel hejmenrevenis de Germanujo post kvinjara militkaptiteco. Kiel rapide pasis tiuj du jaroj, kompare al la ŝajne eterne daŭrontaj kvin jaroj, kies vefto nur fadenon post fadeno teksiĝis, en la grizeco aŭ nigreco de la tagoj, dum jen obtuziĝis, jen akriĝis ĉiaj sentoj: hejmsopiro, angoro pro la karaj, tie for, en la okupata lando, doloro pro la malvenko kaj la suferanta patrujo, kaj tiu premanteco de la mallibero meze de tiuj malamikaj -- eĉ se ne ĉiam kruelaj -- fremdaj homoj kaj gardantoj ...

Kelkfoje kompensis tiun amaron la kamaradeco de la "stalagoj", pli forta, pli liganta, en la malfeliĉo, ol tiu naskiĝinta en la nacia armeo dum la unuaj monatoj de la milito. Ho! ja ankaŭ ne mankis misharmoniaj sentoj kaj agoj en la unua periodo de la kaptiteco; en tiu tempo pli ol iam, ofte "homo homini lupus"; sed rapide tiuj kompatinduloj konsciis sian solidarecon en la komuna peza sorto. Kaj tiam naskiĝis la belaj floroj de la senkondiĉa kamaradeco, kaj eĉ de la pura amikeco. Kiel bone estis senti fratoj en la mizero, kaj kiel bone estas nun rememori pri tiuj karaj Marc, Georges, Paul, Jean, Joseph, Lucien ...

Ho! Lucien ... ĉi tiu estis la plej kara al Michel ... Kiel rapide ili fariĝis amikoj! Ĉu ne tuj de la unua tago, de la unoa momento, kiam ili renkontiĝis? Jes! Kial? Oni ne scias ... aŭ tute simple, kiel Montaigne kaj La Boëtie: " ... ĉar estis li, ĉar estis mi". Michel kaj Lucien estis vere bonaj amikoj. Ne tute similaj unu al la alia, sed proksimume sammediaj, ambaŭ Parizanoj, iliaj karakteroj, iliaj konceptoj tre bone akordiĝis. Lucien, iom pli maljuna, lasinta edzinon en la patruja ĉefurbo, estis pli forta antaŭ la katastrofo kaj ĝiaj sekvoj; Michel, ankoraŭ fraŭlo, alportis al Lucien ion pli freŝan, pli naivan. Ili estis kvazaŭ fratoj: la pli aĝa estis pli matura; la malpli aĝa, pli spontana. Kaj tuj ĉe la unua minuto, Lucien, kiel granda frato, dividis kun Michel la stumpon de sia malgranda panpeco.

Kara tempo ... kiu ne daŭris. Post kelkaj monatoj, la hazardoj de la kaptiteco disigis ilin al du malsamaj sortoj. Kaj Lucien, ne bonfarta -- tion Michel sukcesis ekscii -- hejmenrevenis kiel malsanulo. Ili ne povis interkomunikiĝi. Michel havis aliajn kamaradojn kaj amikojn: neniu anstataŭis Lucien, neniu okupis la vakantan lokon en lia koro kaj memoro.

Ne longe post sia propra rehejmiĝo, Michel eksciis pere de komuna kamarado, ke Lucien mortis, hejme, antaŭ la fino de la milito, unu aŭ du jarojn post sia reveno.

Kaj tiam pli akre Michel sentis kaj mezuris la perdon de sia amiko; li konsciis, kiel tro malmulte ili kune vivis, kiom da rilatoj estus povintaj kaj devintaj ankoraŭ okazi inter ili: sento de manko estiĝis por daŭri longe, same kiel la buŝo orfas, se oni fortiras de ĝi jam ekmanĝatan pecon.

Tiu impreso de manko enplantis sin en lin, pli-malpli akre, pli-malpli milde, kvazaŭ malnova doloro, kiu rememorigas sin en la karno aŭ en la ostoj, kaj al kiu oni fine kutimiĝas.

Kaj nenion pli Michel sciis pri Lucien.

Ofte, tamen, li pensis: "Mi devus iri al lia familio, al lia vidvino, por scii pli multe pri li, se eble pli bone koni lin, almenaŭ scii, kiel li mortis kaj kie li nun pace dormas, por ke mi foje povu preĝi sur lia tombo".

Michel ofte pensis tion, sed li neniam efektivigis sian intiman deziron. Tamen, ĉu tio ne estas ankoraŭ ebla nun? Kial ne? Povas esti, ke li ne plu retrovos la spurojn de lia familio. Li ja memoris lian antaŭmiiitan adreson, sed ĉu ĝi ankoraŭ validas? Kiel scii? ... Nu, kial ne utiligi, ĝuste hodiaŭ, la jam de longe imagitan rimedon: konsulti la telefonlibron. Ĝi liveros ion aŭ ne! Michel malrapide ekprenis ĝin, kun la sento, ke jen li eble tenas la ligilon por retrovi Lucien ... aŭ definitive perdi lin.

Li malfermis la libron, serĉis la konatan adreson, kaj jen, fakte, linio diras: S-ino Denise Denot, rue Fleming 5, telefon-numero 235.37.35 ...

Li do nun staris antaŭ la ebleco religiĝi al sia amiko. Sed la klopodado ŝajnis al li ne facila. Kion pensos la vidvino de Lucien -- kiu do verŝajne reedziniĝis -- post tioma tempoforpaso? Ĉu ne ŝajnos al ŝi ŝtrange, ke nur nun Michel provas informiĝi pri la iama amiko? Kaj ŝi mem ... en kia spiritostato ŝi troviĝas koncerne la malaperinton?

Dum li ankoraŭ mense hezitis, lia mano senkonscie troviĝis jam sur la telefonilo, kaj li nun decide formis la numeron.\

Post la sonorado, virina voĉo petis:

-- Jes?

-- Sinjorino Denot? ... Sinjorino, mia nomo, Michel Talort, estas de vi probable nekonata. Mi estis en la komenco de la kaptiteco amiko de Lucien, via edzo. Mi eksciis, ke li forpasis antaŭ kelkaj jaroj ... Mi tre ŝatus paroli pri li, kun vi, se vi tion permesos. Ni estis bonaj amikoj kaj mi tre bedaŭras lian morton. Ĉu licos al mi vin renkonti ie, Sinjorino, memore al Lucien?

Post kelksekunda hezito, la voĉo respondis:

-- Via alvoko ja iom surprizas min, sinjoro, sed ĝi ankaŭ tuŝas min kaj mi volonte havos vian viziton, miahejme, ni diru: morgaŭ, je la nuna horo, se eblas al vi?

-- Mi tre kore dankas, Sinjorino, pro tiu permeso via. Konsentite. Ĝis morgaŭ!

La morgaŭan tagon, kun batetanta koro, Michel frapis ĉe la pordo de Sinjorino Denot. La pordo malfermiĝis, kaj, salutinte ŝin, li eniris, laŭ ŝia peto, en la salonon kaj sidiĝis en komfortan fotelon, dum ŝi vid-al-vide sidiĝis ankaŭ. Michel komencis rakonti al ŝi la cirkonstancojn de lia konatiĝo kun Lucien kaj la postajn okazaĵojn.

Sinjorino Denot estis virino ĉirkaŭ tridekkvin-jara, blonda, kun regulaj trajtoj, svelta, kun ne malalta staturo. Ŝi ne estis funebre vestita: Lucien mortis, nun Michel ĝuste sciis, antaŭ kvar jaroj. Ŝin vestis blanka fajna korsaĵo kaj hele blua jupo -- printempaj vestoj -- nilonaj ŝtrumpoj, relative novaj en tiu epoko, kaj malpezaj blanktolaj ŝuoj. Ŝi aspektis kvieta: ŝiaj helbluaj okuloj atente, sed afable rigardis la parolanton; ŝia tuta persono donis impreson de mildeco kaj de retenata ĉarmo.

Post la unuaj frazinterŝanĝoj, iomete embarasitaj, la konversacio nun malvolviĝis facile ĉe elvoko de faroj kaj pensoj de Lucien. Michel ne estis al ŝi laŭnome nekonata. Dum dek ok monatoj, post la rehejmiĝo kaj antaŭ sia morto pro tuberkuloza laringito, Lucien parolis al sia edzino pri la travivaĵoj de la kaptiteco kaj la tie renkontitaj kamaradoj kaj amikoj. Michel kaj Denise troviĝis kvazaŭ en konata lando, sur kiu ili povas libere kaj facile paŝi, kaj preskaŭ tuj Michel havis la impreson, ke ĉi tiun loĝejon, agrablan kaj trankviletosan, li jam de longe konas, eble pro la aludoj de Lucien restintaj en la subkonscio de Michel.

Fakte, unu horo pasis tiel tre rapide. Michel eksentis, ke li ne povas resti pli longe. Sed li ŝatus ankoraŭ daŭrigi tiun interŝanĝon kaj li ne sciis, kiel prezenti sian postulon restante ĝentila kaj netrudiĝema. Denise kredeble tion mem divenis, aŭ eble eĉ intencis, kaj ŝi proprainiciate proponis al li alian rendevuon, kiun li tre volonte akceptis.

Nur kiam li estis ekstere, Michel konsciis, ke li ne demandis ŝin, en kiu tombejo ripozas Lucien.

La dua vizito okazis, kaj ankaŭ tria, kaj pliaj ... Iom post iom, Lucien, komence nura objekto de ilia kunveno, fariĝis poste la ĉefa, pli poste nur la inspira temo, kvazaŭ la startigilo, de iliaj konversacioj. Senkonscie, ili glitis al objektoj flankaj: opinioj, gustoj, ŝatoj kaj malŝatoj. Baldaŭ ili ekkonstatis kun surprizo, kvankam ili tion ankoraŭ ne rimarkigis unu al la alia, ke, ĉe preskaŭ ĉiuj aferoj, ili same pensas, sentas, aŭ reagas. La tono inter ili estis tuj agorda, kaj baldaŭ iĝis intima. Konkure al tio, ne restis fremda la delikata ĉarmo de Denise kaj la soleca duopeco en la hejmeca atmosfero de la saloneto kvieta, kiun ne atingis la bruoj ds la urbego.

La unua, Michel konsciis pri tiu evoluo de iliaj interrilatoj kaj la samtempa evoluo de liaj propraj sentoj al ŝi. Kiel fraŭlo, de post la hejmreveno, vane li provis, tiom stampita li estis de la milittravivaĵoj, akiri junulinan koron respondan al la lia, virinon, kun kiu li volus dividi nun sian vivon trabreĉitan de kvin aŭ ses ne plu anstataŭigeblaj jaroj. Kaj nun, fine de subgrunda transformiĝo, subite, li sentis, ke tiu ĉi virino certe troviĝas antaŭ li ... vidvino, jes; sed ankoraŭ juna, ĉarma, kaj libera. Ĉe tiu konstato, lia koro tuj bategis en lia brusto kaj li forte ruĝiĝis pro tiu emocia malkovro.

Denise rimarkis lian neatenditan embarasiĝon. Kun la instinkta preteco de virinoj, ŝi divenis la kaŭzon de lia ŝanĝiĝo, tiom pli facile, ke ĝi efikis kiel rivelilo sur ŝian ankoraŭ ne nete malkaŝiĝintan inklinon. Ankaŭ ŝi ruĝiĝis ...

-- Denise..., li flustris.

-- Mia amiko? ...

Nevole, iliaj rigardoj deflankiĝis al la portreto de Lucien, sur la malalta tableto. Li ŝajnis observi ilin kun muta miro: ĉu lia antaŭa duonvualita esprimo ne ŝanĝiĝis? ĉu ne fariĝis amara la duonrideto, kiun ili jam de kelka tempo pli kaj pli lasis en ombro? La forgesito en unu momento rememorigis sin al la karuloj, kiuj nur per li kaj nur pro li venis en kontakto ... Ah! Lucien! ĉu vi malaperu definitive? ĉu vi mortu do duafoje?

Neeltenebla, dolora silento estiĝis, kiun plipezigis la obtuza tiktakado de horloĝo, ĉi horloĝo, kiu dum jaroj batis por Lucien kaj longe, longe atendis lian revenon.

Kiam ili denove rigardis unu la alian, Michel estis nun tre pala, kaj videbliĝis perlaj roseroj en la okuloj de Denise.

Streĉinte sian lastan kuraĝon, Michel mallaŭte diris:

-- Sinjorino, mi ankoraŭ ne demandis, en kiu tombejo situas la tombo de Lucien?

-- En la Norda. En la aleo C, la dekkvaran tombon ornamas malalta rozujo. Li tre amis la ruĝajn rozojn ...

-- Jes ...

Pene li stariĝis kaj direktiĝis al la pordo.

-- Adiaŭ ... Denise!

-- Adiaŭ ... Michel!

Denise etendis al li la manon. Li milde premis ĝin, subite kliniĝis, premis siajn lipojn sur la delikatajn fingrojn, kaj forkuris, kiel ŝtelisto.