Enkomputiligis Don HARLOW

Ankoraŭ unu alian!

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 6/1 p. 27


Neniam batu virinon. Ŝi rapide kutimiĝus; kaj tio estus tre laciga.

Neniam malrespektu maljunulon: ili facile malfidas sin mem, kaj tiam ... de kie vi prenos kandidatojn por via Akademio?

Ne faru al la aliaj, kiel vi dezirus, ke oni faru al vi mem: vi probable ne havas la samajn gustojn.