Enkomputiligis Don HARLOW

Ankoraŭ unu alian!

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 6/1 p. 32


Du blukaskuloj penege sin ŝirmas kontraŭ la sagegoj de la malkoloniitoj. Dum tempeto de kvietiĝo, unu diras al la alia:

-- De kie vi venas?

-- De Maroko, Kaj vi?

-- De Kanado. Kaj kial vi venis, ho Marokano?

-- Mi estas fraŭlo kaj amas la militon: do, mi volontuliĝis. Kaj kial vi, ho Kanadano?

-- Mi havas edzinon kaj mi amas la pacon: do, mi volontuliĝis.