Enkomputiligis Don HARLOW

Esperanto en Bulgarujo

de Gaston WARINGHIEN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 6/1 paĝoj 5-7


Niaj bulgaraj samideanoj estas eble, inter malfacilaj cirkonstancoj, la plej agemaj, la plej persistemaj kaj la plej sukcesaj en Esperantujo. Ne nur ili, kun admirinda konstanteco, redaktas ĉiumonate, jam de kvar jaroj, la tre belan revuon "Nuntempa Bulgario", bone ilustritan kaj lingve senriproĉan; ne nur ili aperigas regule la revueton "Bulgara Filmo", efike kontribuante tiel al la fiksado de la teknika lingvo de la filmarto, sed ili riĉigis nian literaturon per tradukado de altvaloraj verkoj.

La unua estas gvidlibro "Bulgario": en 282 paĝoj, kun du mapoj kaj multaj tutpaĝaj fotoj, ĝi prezentas precizan kaj klaran resumon de la bulgara geografio, historio, kulturo kaj arto, kun, meze, skizo de la nuna reĝimo kaj ekonomiko. Kompreneble, en la tuta libro oni sentas ian politikan propagandemon, ian (fojfoje) naivan entuziasmon por la formo de la registaro kaj la rezultoj atingitaj de ĝi: sed oni devas memori, ke tia entuziasmo estas ja pravigebla, se oni nur komparas la staton de ia nuna Bulgario kaj tiun de la sama lando antaŭ la dua mondmilito; kaj cetere, ne estas la kutimo de la turismaj gvidlibroj altiri la atenton al la mallumaj lokoj de la priskribita lando; la ĵus aperinta dua eldono de "Faktoj pri Germanujo" ne estas pli modesta, nek malpli politika en sia speco. La bulgara gvidlibro estas fonto de informoj por la turisto same kiel por la simpla amatoro de kabinetaj esplorvojaĝoj.

Du aliaj libroj ĝuste helpas al la okcidenta leganto ekkompreni, el kia stato Bulgarujo sin levis per la forto de sia patriotismo kaj progres-ambicio: la romanoj de G. Karaslavov "Bofilino", kaj de I. Vazov "Sub la jugo". Tiu ĉi lasta romano de la unua granda poeto kaj romanisto de Bulgarujo, estis verkita en ekzilo ĉ. 1889: ĝi prezentas unu el la lastaj sekvoj de la granda ondo da "historiaj romanoj", kiun kreis, komence de la sama jarcento, la fama Walter Scott, kaj kiu ruliĝis tra Eŭropo ĝis la unua mondmilito; tiu ondo cetere dividiĝis en du riverojn, sub la influo de la naskiĝanta naciismo unuflanke, de la pura artismo aliflanke: dum Hugo kaj Flaubert serĉadis nenion alian, en "Nia Sinjorino de Parizo" kaj en "Salambo", krom la kontentiĝo de belaj scenoj kaj priskriboj, Manzoni kaj Sienkievicz, ekz-e, provis, en "La Gefianĉoj" aŭ en "Per fero kaj fajro", revigligi la amon al la glora pasintaĵo de sia popolo kaj esprimi ĝian aspiron al la libereco. Al tiu ĉi lasta skolo apartenas "Sub la jugo", kiu estis verkita preskaŭ en la sama tempo, kiel la trilogio de Sienkievicz; ankaŭ ĝi konsistas el tri partoj, kaj ĝi rakontas pri la plej grava epoko en la historio de la lando: la antaŭjaro de la liberiĝo de Bulgarujo el la turka jugo. Realismo kaj romantismo miksiĝas en tiu granda fresko, plena de dramaj scenoj, de emociaj dialogoj, de noblaj sentoj kaj de pitoreskaj notoj. Komenciĝante en balzaka maniero: "En tiu malvarmeta maja vespero ĉorbaĝi Marko, nudkape, vestita en hejma surtuto, vespermanĝis kun siaj familianoj en la korto ...", ĝi finiĝas per unu floberta kadenco: "Li ... elsputis, kun pluvo da salivoj, kolosan blasfemon kontraŭ Mahometo kaj la sultano.

Oni pendigis lin en la buĉejo.

Tiu idioto estis la sola homo, kiu kuraĝis protesti."

Ĉefverko de la bulgara literaturo ĝi ja estas certe, sed ankaŭ egale de la eŭropa. La alia romano, aperinta en 1942, apartenas al la naturalisma skolo: ĝi rakontas pri krimo, kulpinta de riĉa vilaĝa bienulo, kaŝita de li, suspektita de lia bofilino kaj uzita de tiu ĉi kiel ĉantaĝrimedo, tiel ke fine la mastro decidis transdoni sin mem al la polico, kalkulante je siaj influoj por eviti la punon. Tiu intrigo estas precipe okazo por pentri al ni la vivon kaj morojn de la bulgaraj kamparanoj inter la du mondmilitoj: tio ĉi estis farita en la plej lerta maniero, sen intermeto de la aŭtoro, per multaj etaj peniktuŝoj, kiuj revivigas por ni tiun forpasintan mondopecon kaj donas al ĝi la magian prilumon de la arto.

Kion mi devas fine akcenti, tio estas la bonega kvalito de la lingvo: estas ne ofta plezuro, se oni legadas longan romanon, ne bezonante uzi la ruĝan krajonon, ne sentante agaciĝon ĉe tiu aŭ alia mallerta uzo de la participoj, de la refleksivo aŭ eĉ de unu fundamenta vorto ŝarĝita de nepravigebla nacia nuanco. Mi devas aparte gratuli niajn bulgarajn samideanojn S. kaj A. Simeonov pro la perfekteco de ilia verko kaj la pureco de ilia stilo.


Bulgario, 1 vol. 12 x 17 cm., 284 pĝ redaktis B. Balabanov. Eld. Fremdlingva Eldonejo, Sofia 1959.

Sub la jugo, de I. Vazov. 1 vol. 14x19 cm., 462 pĝ. tradukita de naŭ kunlaborantoj kaj redaktita de Simeon kaj Asen Simeonov. Eld. Bulgara Esperantista Asocio, 1959, je 5.000 ekz.

Bofilino, de G. Karaslavov. 1 vol. 12x17 cm., 328 pĝ., trad. Simeon kaj Asen Simeonov, ilustraĵoj de B. Angeluŝev. Eld. Fremdlingva Eldonejo, Sofia, 1959.

Por neniu el tiuj libroj estas montrita la prezo.