Enkomputiligis Don HARLOW

... Ĉu esti aŭ ne esti: jen demando ...

de William SHAKESPEARE

elangligis L. N. M. NEWELL

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 6/1 paĝoj 4-5


Hamleto:

Ĉu esti aŭ ne esti: jen demando
Kiu plej gravas: ĉu pli noble estas
Suferi en l' anim' la kuglojn, sagojn
De l' violenta sorto, aŭ preninte
armilojn kontraŭ maro da mizero,
Rezisti por ĝin fini? Morti, dormi:
Jen ĉio; kredi, ke per dorm' ni finas
La kor-doloron kaj la mil afliktojn,
Heredon de la karn'; jen sort-plenum'
Eĉ pie dezirinda. Morti, dormi;
Dormi: sed eble sonĝi: aĥ, jen baro:
Ĉar kiaj sonĝoj ĝenos morto-dormon
Post liberiĝ' el ĉi tumulta korpo --
Tio dubigas nin. Jen penso, kiu
Igas nin vivi longe sub aflikto.
Kiu elportus mokojn kaj vipadon
De l' Tempo, la maljuston de tirano,
Ofendojn de l' fieraj, dolor-spasmojn
De amo forpuŝita, atendadon
Por juĝ-decid', insultan arogemon
De funkciuloj, kaj la malestimon
De senindul' por virto pacienca,
Se mem de l' viv' li povus sin kvitigi
Per ponard-frapo; kiu elportus ŝarĝon
De teda vivo, ŝvite kaj ĝemante,
Sen ke la tim' pri io post la mort',
Mistera land', el kies lim' revenas
Neniu vojaĝant', al ni konfuzas
La volon, kaj emigas nin prefere
Elporti la afliktojn suferatajn,
Ol fuĝi al aliaj nespertitaj?
Tiel nin malbravigas funda penso,
Kaj tiel la melankoli' paligas
Malsane la naturan vang-koloron
De l' decidem', kaj pro ĉi konsidero,
Altcelaj entreprenoj devojiĝas
Kaj perdas la agemon...

III, 1.