Enkomputiligis Don HARLOW |
Hamleto:
Ho, se ĉi tro makula karn' sin fandus, Akviĝus, kaj sin solvus en roserojn! Aŭ se l' Eterna ne barinta estus Per sia leĝ' la sinmortigon! Dio! Kiom enuaj, tedaj kaj sencelaj Ŝajnas al mi la moroj de ĉi mondo! Fi! estas ĝi ĝardeno nesarkita; Herbaĉoj krudaj, laŭ natur' vulgaraj, Ĝin plenokupas. Ke al tio ĉi Ni venis: ke nur du monatojn morta -- Ne, eĉ ne du -- ke tia bona Reĝo, Kiu kompare al la nova estis Hiperion' ĉe Satirus', kaj amis Tiom mian patrinon, ke eĉ venton Ĉielan di ne lasus krude tuŝi Ŝian vizaĝon -- ho, ĉiel' kaj ter'! Ĉu devas mi memori? Ŝi sin kroĉis Al li kvazaŭ la apetito kreskus Per manĝo. Tamen, malpli ol monaton Poste -- mi ne pripensu ĝin! -- Malforto, "Virino" oni nomu vin! Nur etan Monaton poste, antaŭ ol eluzi La ŝuojn, kiujn portis ŝi paŝante Funebre post la ĉerk' de mia patro, Kiel Nioba larme; -- ŝi, eĉ ŝi -- Ho, Dio! eĉ la besto senracia Pli longe ja funebrus, -- nun edzin' De mia onklo, frat' de mia patro; Sed malpli similanta lin, ol mi Herkulon. Nur monaton, kaj ankoraŭ La sal' de malsincera plor' ruĝigis Okulojn ŝiajn, kiam ŝi renuptis. Ho, malbenita hasto por sin ŝovi Urĝe en la incestan liton! Ĝi Ne portos, kaj ne povos porti, bonon. Sed krevu, kor', ĉar mi silenti devas. |
I, 2.