Enkomputiligis Don HARLOW |
Hamleto:
... Nun mi estas sola. Kia malnobla sklav', kanajl' mi estas! Ĉu ne mirige estas, ke l' aktoro, Nur en fikcio, sonĝo pri malĝojo, Sian animon tiel emociis Per propra fantazi', ke li paliĝis, Larmis, aspekte perdis la sinregon, Parolis plore, kaj adaptis gestojn, Sintenon, ĉion, al koncepto sia, Kaj ĉio por nenio! Por Hekuba! Kiel por li Hekuba gravas, li Por Hekuba, ke li priploras ŝin? Kion li farus, se l' instigon mian, Kaj la motivon por malĝoj' li havus? Per larmoj li inundus la scenejon, Surdigus la amason per paroloj Teruraj, frenezigus la krimulojn, Konsternus la senkulpajn, perpleksigus La nesciantojn, kaj konfuzus eĉ La aŭdon kaj la vidon; tamen mi, Fripon' inerta kaj malsprita, revas Marasme, apatia pri l' afero, Kaj ne parolas; ne, eĉ ne por Reĝo, Kies trezoron kaj karegan vivon Oni detruis; ĉu timul' mi estas? Se iu nomus min kanajl', kaj rompus La kapon, kaj elŝirus mian barbon Por blovi ĝin al mi en la okulojn, Naz-pinĉus min, min nomus mensoganto, Ĵetante la akuzon en vizaĝon, -- Se iu tion farus, ha, Di-vundoj! Mi ĝin akceptus: nepre estas mi Humila, ne sufiĉas mia gal' Por amarigi al tiran' la vivon, A1ie mi jam estus grasiginta La milvojn je l' karnaĉo de ĉi sklavo. Sanga kanajl' volupta! Ho, perfida, Incesta, senkompata fikanajlo! Ho, venĝo! Kia azeno mi! Jen tre kuraĝe Mi, filo de murdita kara patro, Kiam ĉielo kaj infer' instigas Al venĝ', kiel putino per paroloj Malŝarĝas mian koron, kaj malbenas Kiel malĉastulino, servobubo De kuirej'! Naŭzaĵo! Fi! Laboru, mia cerbo; nu, mi aŭdis, Ke kulpa hom', spektante teatraĵon, Trafiĝis en la kor' de sceno ruze Ludata, kaj konfesis siajn krimojn: Ĉar murdo, kvankam ĝi ne havas langon, Mirakle elparolos: antaŭ l' onklo, Mi igos la aktorojn ludi scenon Similan al la murd' de mia patro; Lian vizaĝesprimon mi observos, Mi pintesploros la doloran punkton: Se li resaltos, mia ĝusta vojo Klariĝos ... Eble la spirit' vidita Estas diablo, kaj diablo povas Allogan formon preni, jes, kaj eble, Potenca ĉe febluloj kiel mi, Per mia feblo kaj melankolio Li trompas min por damni. Mi deziras Pruvon pli certan. Per teatra reto Mi kaptos konsciencon de la Reĝo. |
II, 2.