Enkomputiligis Don HARLOW

El la "hejmenveno"

de Harry HEINE (1797-1856)

elgermanigis G. WARINGHIEN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 6/1 p. 28


Ili vokis la Diablon, kaj li venis,
kaj mi regardis lin kun ia miro:
nek lama nek malbela li mienis.
Li estas ja afabla, ĉarma viro,
viro en plena flor' de sia aĝo,
kompleza kaj ĝentila hom' de saĝo.
Li estas la perfekta diplomato,
brilanta pri la Eklezi' kaj Ŝtato.
iom paleta, jes, sed ne mirinde:
Hegelon legas li, kaj lernas hinde.
Fouqué li ĉiam ŝatas delikate,
sed pri l' kritik' ne plu sin embarasas:
tion jam longe tute li forlasas
al sia kara avinet' Hekate.
Al plua stud' de l' jur' li min instigis,
ĝi iam lin okupis mem; certigis
kun kapoklin', ke mia amikeco
neniam 'stos por li tro kara peco;
kaj dubis eĉ, ĉu ne ni nin renkontis
pli frue, ĉe l' hispana ambasado.
Kaj, dum lian vizaĝon mi pli sondis,
mi trovis lin malnova tre-konato.