Enkomputiligis Don HARLOW

El la "Kontraŭrimoj"

de Paul-Jean TOULET (1867-1920)

elfrancigis G. WARINGHIEN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 6/1 p. 29


Venis Diablo en vizi',
        kaj antaŭ ĉi malnudo
ja ne facilas la konkludo,
        ĉu diri Li aŭ Ŝi.

La brusto sub la faj' mienas
        kvazaŭ ondantaj mamoj.
Tiel ĉe tuj kaptontaj manoj
        belega birdo svenas.

Tia la dolĉa pom' en Blidah
        la blua -- mordinvito;
aŭ sub la musk', or-amanito
        ĉe pluvo moltepida.

"Ha!" flustris la Satan', kaj ĉio
        tremis de tia voĉo,
"ne ĉiuj falas, vidu, oĉjo,
        la fruktoj de la Scio!"

(L)