Enkomputiligis Don HARLOW

Al la legantoj!

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 6/1 p. 1


Kun la 30a numero finiĝis la kvina ekzistojaro de nia eta revuo: tiujn 1200 paĝojn kaj ilian altvaloran enhavon ni ne estus povintaj eldoni sen la larĝanima kaj neprofitema kunlaborado de la plej gravaj el niaj literaturistoj, kaj ankaŭ sen la morala (kaj laŭokaze mona) kunhelpado de la literaturamantoj. Al ĉiuj ni ĝoje diras nian dankon, kaj esperas havi la okazon ankoraŭ ĝin rediri.

Ne por tro longa tempo, tamen. Ĉar -- vante estus de la revuo riskas pli kaj pli arkaikiĝi kaj ne plu respondi provi tion kaŝi -- kaj la redaktoro kaj la administratoro estas pli ol maturaĝaj, kaj tio prezentas, krom kelkaj personaj ĝenoj, du malavantaĝojn por nia publiko: literature, la tono al la artaj gustoj de la nova generacio; materiale, la regula elirado de la kajeroj postulas certajn fortostreĉojn, kiujn la jaroj faras por ni pli kaj pli lacigaj. Tial ni decidis meti finan punkton al nia entrepreno post la apero de la 42a numero, t.e. en Aŭgusto 1962. En tiu tempo, La Nica atingos sian sepan jaron, tiun jaron de prudentiĝo, ĝis kiu ni iam premesis ĝin konduki; ĝi tiam estos sufiĉe grandaĝa por iri sola en la vastan mondon, kaj, se noblaj koroj opinias, ke tia soleco estus por ĝi danĝera, nu, ili disponas jam du jarojn por prepari sian svatiĝon!

La Redakcio.


Do, kiel anoncite ĉi-supre la Nica Literatura Revuo ĉesos aperi post du jaroj, t.e. finiĝos kun la numero 42a. Pro tio ni avertas niajn fidelajn abonantojn ke ili reabonu por ne pli longa daŭro.

Ni ankaŭ avertas la novajn abonantojn ke de nun ĉiuj ricevitaj abonoj komenciĝos de la no 31 a por la periodo de Septembro 1960 ĝis Julio 1961 kaj de la no 37a por la periodo de Septembro 1961 ĝis Julio 1962, lasta numero de nia revuo.

Niaj Perantoj, kiujn ni ĉi-tie elkore dankas por ilia grava helpo ĝis nun (kaj certe ĝis nia fino), bonvolu tion noti kaj transsendi siajn mendojn laŭ la ĉia-supraj indikoj.

La Administracio.