Enkomputiligis Don HARLOW

Luna mapo

de Marjorie BOULTON

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 6/1 paĝoj 33-35


(Al s-ro Tibor Sekelj)

La luno iĝas pli proksima.
Matematiko kaj metaloj
ekiras al silentaj valoj.
lom fiera, iom tima
pri venko de la intelekto,
la homo, estra kaj viktima,
revas en sia neperfekto.

... Fore, revadis jam jarmiloj.
Pala vizaĝ' kun pufaj vangoj,
reganto de virinaj sangoj
kaj frenezuloj per la briloj,
la luno benis super kiso
en aŭreolo de trankviloj
sed restis -- virga Artemiso.

Pala vizaĝo senparola,
enigma temo por medito,
neatingebla sur orbito,
ĝi restis Alilok' simbola.
La unuflanka map' aspektas
kvazaŭ desegno orakola,
ĉar tera mondo malperfektas.

Mondo de polvo kaj silento,
de tagoj dekkvartagojn longaj,
torditaj formoj rokospongaj,
senviva lafa sedimento,
ĝi tamen iĝis, ironie,
cel' de sopiro kaj lamento;
la lunon ni mitigis pie.

El revo pri latenta beno
super la tero multemanka,
kreiĝis mapo unuflanka,
kaj nomoj por la lun-tereno.
Pasioj nin surtere plagis:
jen brilis Maro de Sereno;
Maron de Paco ni imagis.

Sur luna mapo ni memoras
pri Koperniko kaj Platono,
pri Arkimedo kaj Newtono;
Lavoisier, Tycho, daŭre gloras,
multaj herooj kree kleraj.
La luna disko longe foras --
malsamaj estis vivoj teraj ...

Post mokoj kaj martira sorto,
merito honoriĝas tie.
Loknomoj petas benon krie:
Maro de Fruktodono -- vorto
el ia revo pri plenum' --
kaj, norde de la Lag' de Morto,
La Montoj de Eterna Lum'.

Lago de Sonĝoj; kaj la Golfo
de Ĉielarkoj; Pluvomaro;
malgranda Maro de Nektaro;
Revoj en mond' el seka polvo!
Se Maro de Konfliktoj restas
sur ĉi tereno de absolvo,
La Marĉ' de Dormo apudestas.

Nun, baldaŭ cedos la misteroj.
La luno iĝas pli proksima.
Baldaŭ aliros hom' sentima.
Ni scios pri la lun-krateroj,
ni mapos ĉiun valon lunan,
ni regos super hemisferoj,
mapos la flankon eĉ sensunan.

Kaj poste, ek al preterspaco!
Sed, post la venko per tekniko,
restados en la homa psiko
la revoj el konflikt' kaj laco:
pri preterscia saĝosumo ...
Mar' de Sereno, Mar' de Paco,
La Montoj de Eterna Lumo.