Enkomputiligis Don HARLOW

Vi estas maro

de William AULD

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 6/1 p. 20


Vi estas maro, kiun mi navigas
sen kompasnadlo, sed kun gvidaj steloj;
sur via sino hula min kavigas
ventegoj, aŭ min lulas zefirpeloj ...

Kaj malgraŭ fridoj, spite al la tromboj,
animo mia ĝojas sur l' ondaro:
Mi volas veli plu sur viaj ondoj,
kaj fine droni, droni en la maro ...