Enkomputiligis Don HARLOW

La sekto

de S. RODIN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 6/1 paĝoj 12-16


Västerbotten, decembro

Antaŭ la fasado de la flava konstruaĵo brilas tage-nokte du lampoj, kiuj lumigas per violkoloro cirklon sur la neĝo. Inter ili, ŝtuparo supreniras ĝis pordo kun violaj vitroj. Tra la tuta fasado vidiĝas granda skribo: FILADELFIA.

Ĉirkaŭ la naŭa vespere alvenas la unuaj aŭtoj: ili viciĝas orde laŭ la flankoj de la strateto, kie troviĝas la sidejo de la sekto. La viroj nigre vestitaj, kun grandaj peltoĉapeloj kaj tre mallongaj paltoj, haltas momenton sur la ŝtuparo por interŝanĝi la novaĵojn de l' tago. Intertempe alvenas aliaj viroj kaj sinjorinoj glitantaj sur siaj "sparkoj", kaj la knaboj apoginte siajn biciklojn al la neĝoamasoj eniras silente. Sur la podio ornamita per standardoj atendas kelkaj muzikludistoj antaŭ la nigra kruco, kiu reliefiĝas sur la fono. Ĉiuj estas junaj. La plej juna inter ili -- magra etulo kun grandaj griz-lazuraj okuloj sub flirtanta hararo -- svingas bastoneton: li estas la dirigento. La sinjoroj sidas, la sinjorinoj sin aranĝas sur la benkoj, kaj en la supra ĥorejo simila al kineja galerio la knaboj ne plu flustras. Tiam la muzikludistoj komencas sian programon.

Unue estis kantataj kelkaj psalmoj. Fraŭlino akompanis la ĥoron per harmoniumo, dum la kantistoj legis el grandaj libroj. Maljuna fraŭlino supozante, ke aliaj de malantaŭe legas en sia libro, ĝentile tenis ĝin alta en la aero, sed malantaŭ ŝi estis neniu.

Dumtempe la du pastroj de la sekto promenis tra la salono. La unua, maljuna vastkorpulo, ridetadis kaj, tie kaj tie, li kliniĝis por babili kun iu; la alia, energia kvindekjarulo kun kvadrata mentono, promenis grandpaŝe tra la centra koridoro aŭ, sidinte sur benko ĉe fidelulo, aŭdigis sian baritonan voĉon.

Post la programo de la ĥoro, venis silenta paŭzo. Estis komenciĝonta la plej interesa parto de la programo. La dirigento babilis klinante la gracian kapon sur la pupitron. La fraŭlino ĉe la harmoniumo aŭskultis gape.

La dirigento turniĝis al la publiko, ridetis, supreniris la tribunon kaj malantaŭenĵetis la nigran hararon per eleganta mangesto. Laste li malrapide levis la bastonon, subite mallevis ĝin. La koncerto komenciĝis.

La fraŭlino energie premis la pedalojn de la instrumento, dum ŝia kapo pivotis sur la kolo rapide turniĝante jen al la pupitro jen al la bastono de l' dirigento, por ne perdi la takton. Junulo kaj knabino ludis violonon, alia akompanis per akordiono, blonda virino eltiris el gitaro strangajn akordojn; aldone troviĝis grupo de frapinstrumentoj formita el unu amerika "ukulele" kaj du iaspecaj strangaj tamburetoj. Ĉiuj rigardis streĉite la dirigenton. Ilia muziko -- agaca miksaĵo el trodiversaj sonoj, inter funebra kaj solena -- pasis sur la blondaj kapoj, vibrigis la pintajn foliojn de la palmoj laŭ la vandoj, pasis tra la koloraj vitraloj ĝis la strato. Tie sur la neĝa trotuaro deko da personoj staras aŭskultante.

La junulo direktis sian orkestron tre verve, facilanime, li estis kvazaŭ animita de interna entuziasmo. Li majeste svingis sian bastonon, kiu fortimpete flugis. Foje-foje li turniĝis al la fideluloj kaj varme ridetis kvazaŭ por diri: -- Ĝojegu kun mi! -- Sed la fideluloj ne ŝajnis ĝojegi, male ili restis indiferente fridaj. En la galerio kelkaj vizaĝoj ridetis, sed en la partero la kapoj estis rigide senmovaj. Nur la juna pastro ŝajnis ekscitita, de tempo al tempo li komentariis la ludadon je orelo de konatulo.

La koncerto finiĝis, kiam la dirigento decide mallevis la bastonon -- la instrumentoj, unu post la alia, alvenis ĝis la lasta noto de la partituro. Denove oni kantis kelkajn psalmojn flustre akompanatajn de la fideluloj, fine la muzikistoj malsupreniris de la podio. Ektronis tiam sur la salono la impona nigra kruco, ruĝe lumigata.

Ekestis pli longa paŭzo. Formiĝis grupetoj, ĉiu flustre konversaciis, tra la salono aŭdiĝis ripoziga murmuro. Sed subite la juna pastro levis alten la brakojn kriante: -- Jes, ni komencu nun la komunan preĝon al la Eternulo...

La tondra voĉo trairis la salonon kiel uragano. La pastro surgenuiĝis antaŭ seĝo, kaŝis sian vizaĝon inter la manoj, komencis hurladi; ĉie virinoj kaj viroj antaŭ benkoj, seĝoj, sur la nuda planko genufleksis, terenkuŝiĝis. La voĉo de l' pastro regis. Li deklamis altajn laŭdojn al la Eternulo per stilo pruntita el la Biblio; lia leona kapo skuiĝis, la blonda hararo svingiĝadis. lom post iom leviĝis akompano de flustrataj preĝoj. Temis pri ĝenerala murmura plendo, gvidata de la pastro, kiu daŭrigis la hurladon. Aŭdiĝis iam-tiam pli laŭta frazo, la plendo plifortiĝis, la aero varmiĝis. Junulo kun tre trankvila grasa vizaĝo ĉiam pli ofte levis alten brakon, skuis la krurojn, ĉiun fojon li pli laŭte kriis per mola raŭka voĉo; fine, kiam li estis sufiĉe ekscitita, li eksplodis. Etendante la manojn al la ĉielo kaj rigardante la plafonon li tordiĝis sur la genuoj, kun fermitaj okuloj, kun inspirita mieno, kiu strange kontrastis kun lia bovaspekto:

"-- Jesuo Kristo, Jesuo Kristo! -- li komencis, -- Vi venis! Vi oferdonis Vin mem por ni vermoj, Vi mortis por ni sur tiu ruĝa kruco, por ni mizeruloj, por ni malinduloj ... Vi, Vi, Jesuo Kristo, ŝafido de Dio. Mi dankas Vin pro ĉio, kion Vi donis. Jen mi oferdonas al Vi mian lastan malsanon, mi dankas Vin pro ĝi, mi dankas Vin ... Pro ĉio mi dankas. La laboro estas aĉa, oni ne komprenas min, multaj suferigas min, dankon ankaŭ pro tio ĉi, Dio mia ... Dankon pro la paco, se ĝin Vi sendos, kaj pro la milito, se Via senlima Providenco decidos per ĝi puni niajn kulpojn kaj detrui ĉi tiun pro pekoj abomenan teron. Dankon al Vi pro ĉio, kion Vi sendos al la mizeraj pekuloj ... dankon ... danko-o-on ..."

Ĉion li diris, ritmigante la vortoj per abruptaj fortaj eksplodoj de la voĉo, longigante emfaze la vokalojn; li ŝajnis malpleniĝi de ĉio, kio troviĝas en li. Iom post iom lia energio malgrandiĝis -- sed dumtempe alia fidelulo jam ekscitiĝis: nun li kriis saltetante per la genuoj, kun okuloj fermitaj de ekstazo. La pastro tiam ripozis, lia baritona voĉo similis malproksiman tondradon. Abrupte falis en ekstazon aliaj personoj, viroj laŭaspekte plej trankvilaj kaj sinregaj, kiuj ĝis antaŭ unu minuto estis rigardintaj per iom da miro la tiaman krianton. Ia dika sinjoro kun nigraj okulvitroj konfesis sin, ĝis lia voĉo estingiĝis pro troa raŭkeco: montriĝis, ke lia plej grava peko konsistis el tio, ke li ne sukcesis kontentigi sekse la edzinon, kaj ke aldone li estis unu fojon perfidinta ŝin dum vojaĝo al suda urbeto.

Alia, kiu ĝis tiam staris, subite falis surgenuen, kaj apogante la frunton al la benko, asertis, ke li sentas Kriston en si:

-- Jen, mi sentas Vin, Jesuo, Vi estas en mi, mi sentas en mi mian Dion ...

Tiam multaj ekkriis samtempe, ekscitante unu la alian; de angulo eksplodis ia histeria voĉo; baldaŭ formiĝis ĥoro el senbridaj akraj hurloj kaj en la tuta salono dekoj da homoj svingiĝadis, sin skuis sur la planko per trivialaj movoj. La vitraloj vibras, la pastro denove aŭdigas sian trombonan voĉon, kaj ekstere sur la trotuaro haltadas en la frosto densa grupo da homoj, el kiuj kelkaj ridetas.

En la decembra si lento de l' urbeto, tiu peco da aero fortranĉita el la frosto ekflamiĝis kaj nun fajre brulas. Ili venĝas al la vintro, al la eterna silento de ĉi tiu urbo, al la senfina nokto, al la plumba monotoneco de ilia vivo; ili provizas sin per nova vitala forto, per kiu travivi plian monaton de la longa vintro, ili malstreĉas siajn nervojn. La arbaro estas ja proksima, rekomencis neĝi ...

La virinoj kun kliniĝintaj kapoj flustre preĝas. Ĉi vespere neniu el ili ekscitiĝis sufiĉe por ĝui ekstazon. Sed jam estas malfrue. La pastro rigardas la horloĝon, ekstaras regante la maron da kapoj, kaj krias: "Ni finu per nia komuna himno al la Eternulo."

Tuj fariĝis silente, ĉiuj aranĝis sin sur la benkoj, la virinoj levis la kapojn. La pastro donis la tonon, la kanto komenciĝis.

Temis pri milda psalmo, kiu kvietigis kaj dolĉigis, malrapide kvazaŭ ploro, la antaŭan furiozon. Ĉiuj kantis en perfekta akordo. Tiu soleca himno eniris la korojn kaj supreniris ĝis Dio. Kiam ili finis, la pastro malfermis la brakojn kvazaŭ por ĉiujn ĉirkaŭbraki: "Ha, kiel bone oni fartas nun!"

La kunsido de la sekto estis finita. Reformiĝis la antaŭaj grupetoj, la konversacio denove plektiĝis, tamen nun la atmosfero estis alia; kvazaŭ io fandiĝis kaj forfluis el ili. Multaj ridetis, parolis kun la pastroj. La maljuna pastro amike frapetis per sia dika mano sur la ŝultrojn de l' konatuloj. Ili komencis eliri, ĉiuj rapidis rifuĝi en la varmajn hejmojn.

Laste forvenas la du pastroj. Ili iomete ordigis la salonon, malŝaltis ĉiujn lumojn, fermis la pordegon -- nun ili momenton haltas por admiri la afiŝon, sur kiu estas skribite: "Ĉi vespere granda ĝenerala kunsido de la FRATOJ -- Kantoj kaj muzikoj prezentitaj de la junulara grupo de H. -- Sekvos la granda komuna preĝo kaj konfeso al Jesuo Savinto."

La pastroj disiĝas, la unua dekstren, la alia maldekstren. La neĝo glitas sur la afiŝo kaj iom post iom senkolorigas ĝin.