Enkomputiligis Don HARLOW

Ŝi venas ...

de E. UIDRE

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 6/1 p. 16


Ŝi enpaŝas vian ĉambron. Kaj ne estas vi plu sola.
Ŝiaj pensoj estas helaj kiel ŝia kapo ora.
Ŝi eksidas kaj atendas, ke vi petu ŝin kuniri
en ĝardenon por la florojn kaj sunkantojn ekadmiri.
Ŝi atendas. Kaj je helaj pensoj
                                plenas kapo ora.

Sed animo mia ŝvebas en ekstazo kiel kanto,
en la man' portante sunon flugas mi al la mondrando
Kaj mi volus, ke dividu vi la ĝojon de l' flugado,
ke en via ĝardeneto helu floromiriadoj,
kiujn kun admir' sincera
                                eternigos mia kanto.