Enkomputiligis Don HARLOW |
Ruĝiĝe tra la frostjuveloj Flagrantaj sur laktblanko vepra, Kvietas la maten' malnepra, En kiu ne perdiĝis steloj. El la ĉielo haŭtradia, Lanug-orita, hela, kie La nigron de hararo ŝia Cipreso ŝpinas iluzie, Klare respondas tagspeguloj Al ĉiu trajto krom l' okuloj, Sed montras okulharojn fajne Per dorm' tiritajn sur la vango, Kiel pinpingloj nigraj ŝajne Plumiĝas sur aŭrorosango. |