Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Zamenhof Creator of Esperanto de Marjorie Boulton

de G. WARINGHIEN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 6/1 paĝoj 30-32


Ne estas la kutimo de nia revuo recenzi fremdlingvaĵojn: tiun ĉi escepton ni faras pro la escepta graveco de la verko kaj ĝia aparta intereso par nia publiko.

Tiu nova libro de nia granda poetino, F-ino M. Boulton, (1) estis verkita laŭ la peto de grava brita firma ne-esperantista, por kolekto dediĉita al la grandaj homoj. Evidente, por la propagando en la anglalingvaj medioj, ĝi prezentas unuarangan rimedon, sed pri tiu aspekto de la demando mi ne volas ĉi tie okupiĝi: aliaj estas pli bone lokitaj ol mi, por tion diri. Nur la propre esperanta flanko nin interesas.

Multaj e) niaj legantoj certe scias, ke jam en 1920 Edmond Privat publikigis sian "Vivo de Zamenhof", kaj ke tiu verko ĝuis tian sukceson, ke ĝi estis republikigita de The Esperanto Publishing Co en 1937, kaj intertempe tradukita en la anglan kaj nederlandan lingvojn. Tiu biografio, veninta post diversaj antaŭaj skizoj, havis la grandan meriton, ke ĝin verkis unu disĉiplo de la "Interna Ideo", kiu mem bone konis la Majstron, lian familion, kaj tiel disponis multajn tradiciojn kaj dokumentojn altvalorajn. Krome, estante Sviso, t.e. neŭtralulo, kaj skribante post la unua mondmilito, kiu, liberiginte la subpremitajn naciojn, ŝajne promesis estontecon de libero kaj harmonio, li ne bezonis, kiel faris la unuaj biografoj de Zamenhof, prisilenti la hebrean flankon de lia karaktero kaj ideologio. El tiuj kaŭzoj la libro de E. Privat restas ĉiam konsultinda fonto, eĉ se, tie kaj tie, la tro lirika elano de la rakontisto donas la (supraĵan) impreson, ke oni legas romanon.

Sed de 1920 multaj dokumentoj rilataj al la vivo de Zamenhof estis publikigitaj, valoraj esploroj pri la fono kultura kaj ideara de lia junaĝo aperis en revuoj (inter ili, precipe, nia modesta Nica), kaj oni nun pli facile povas sekvi lian mirindan aktivecon tra lia korespondado. Ĉion tion M. Boulton diligente kolektis, trakribris kaj aranĝis en harmonia kaj klera prezentado: tial, kvankam ŝi havas la malavantaĝon, ke ŝi ne konis persone la heroon de sia biografio, oni povas diri, ke ŝia libro estas, egale kiel tiu de Privat, unuamane dokumentita, kaj, precipe por la junaj jaroj de Zamenhof, revelacioplena. Pli kaj pli, kun la paso de la tempo, oni estas kondukata vidi en Zamenhaf, se ne la "judan profeton", kiun kun teruro denuncis C. Bourlet en Boulogne-sur-Mer, almenaŭ la hebrean saĝulon en la linio de Hillel kaj Spinoza; pli kaj pli, dank' al Privat kaj al M. Boulton, oni sentas la profundan veron de tiu frazo, kiun li skribis al Michaux, kaj kiun mi la unua publikigis: "Se mi ne estus hebreo el la ghetto, la ideo pri la unuigo de la homaro ... ne venus al mi en la kapon" -- kaj, kun ĝi, la ideo "de lingvo sennacia, neŭtrale homa".

Unu el la grandaj kvalitoj de tiu ĉi biografio estas la delikata, sed preciza psikologio, kun kiu la aŭtoro provas klarigi la sintenon de la diversaj persanoj en la, ho ve! tro multaj, konfliktoj, kiuj vojsignis la Esperantan movadan. Ne pli bona ekzemplo, ol la Ido-krizo: la analizo de la motivoj de la diversaj oponantoj al Zamenhof, Beaufront (kies tuta biografio, ŝi oportune memorigas, estis rigardata jam de Zamenhof kiel "tute fiktiva") kaj Couturat, estas majstra peco. Kampreneble, pro la malapero de la korespondo inter tiuj du protagonistoj, multaj aferoj restos eterne enigmaj, sed mi konfesas, ke mi trovas la agadon de Couturat malpli "puzzling", ol opinias M. Boulton: li volis simple fari la ekonomion de nova lanĉado, kaj utiligi la jam akiritajn konkirojn de Esperanto por sia propra lingvo: tial la neceso "noyauter" (2) la movadon, sekve la flatado al Beaufront kaj la kunlaborado kun tiu "dua patra" de la lingvo. Tiun strategion la idistoj kurioze heredis de li: ili ĉiam direktis sin al la esperantistoj, ne rekte al la laika mondo.

Al poetino kaj literatur-instruistino, la literatura flanko de la aktiveco de Zamenhof ne povis resti seninteresa: la ĉapitroj, kiujn ŝi dediĉas al liaj originalaĵoj kaj tradukoj, estas inter la plej bonaj, kaj, eĉ post Privat, alportas ion novan; de pluraj zamenhofaj poemoj M. Boulton donas anglan versan tradukon, pri kies poezia valoro fremdulo evidente ne kapablas juĝi, sed kies ekzakteco estas mirinda. Kurioze estas, kiel niaj amfibraĥoj aliformiĝas angle en anapestojn, donante tiel al la poemo multe pli viglan movon:

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
        Por reunuigi l' homaron:
We are sworn to strive on, we are sworn to the fight
        Till mankind is as one; O sustain us!

Mi volus akcenti, fine, ke tiu biografio, verkita kun la scienca metodo, al kiu Oxford kutimigis la aŭtoron, kaj kun la aparta talento, kiun la naturo donis al la Angloj por tiuspeca literaturo, estas la plej inda monumento starigita honore al la centa datreveno de la naskiĝo de Zamenhof. Ĝi ne nur revivigas la altan figuron de la pensanto, sed ankaŭ ĝi redonas al ni la homon kun lia profunda, intima bonkoreco, kaj, super ĉio, amo al la suferanta homaro, lia aspiro al la paco inter la gentoj. Ni des pli bedaŭras, ke esperanta traduko samtempe ne aperis.


Piednotoj

(1) "Zamenhof Creator of Esperanto", by Marjorie Boulton; unu bindita volumo, 22x14 cm., 224 pĝ. kun kvin fotopaĝoj; ĉe Routlege and Kegan, London, 1960; 30 ŝil.
(2) Tiun francismon mi ne scias kiel traduki: temas pri kreo de kerno da skismantoj interne de organizo kun la celo kaŝe akiri la regstangojn kaj tiel direkti ĝin laŭ la nova tendenco. Proponoj pri ekvivalento estus bonvenaj; mia iama "ĉelenŝovado" ne prosperis.