Enkomputiligis Don HARLOW

Amokantoj el antikva libro

de Lea GOLDBERG

elhebreigis Itamar EVEN-ZOHAR

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/2 (n-ro 32) paĝoj 72-74


1
Eĉ en la sonĝ' al mi vi ne aperis
depost disiĝo nia. La noktinkuboj
sur mian dormon pezas kiel nuboj.
Sufok' kaj mut'. Ne plu mi vin deziris.

Jam sekas mia sang' pro ventoj varmaj.
Kor' mia tre humilis. Kaj la krepusko
ne plue verŝos en purpura fasko
mielolumon al palpebroj larmaj.

Nur iafoje, dum fluas la pluvaroj;
Dum el agonianta ter' elvenas
en vesperiĝa hor' la velkodoroj

La milda via uoĉ' en rememoroj
mutecon mian sorĉe malkatenas --
Sciigo ĝoja trans la tago-maroj.
2
Kaj estis inter ni nur la modesta helo
de fruvekiĝo en vilaĝa strat';
Ĝardeno antaŭ la fruktiĝa glat'
Kun blanko de la flora belo.

Kaj kiel ridis vi aŭdante en parol',
ke la krepuskon kun la rozkoloro
mi proksimiĝe ŝiros por memoro,
kiam mi paŝos sur la voj' en sol'.

Ĉu vi memoras? Leviĝis via brak',
Pomtujo-branĉon movis vi pendole
Kaj sur la kapon mian pluvis neĝoblank'.

Malantaŭ via dors' vilaĝ' vekiĝe ĥoris,
Fenestroj en la vento tintsonoris,
Kaj inter ni nur lumo helis sole.
3
Tiu malnova kanto, kiun foje
al mi vi kantis dum aŭtunvesper'
dum pluvogutoj frapis en tener'
sur la fenestron, kaj tondro hurlis boje.

Kiel orgeno estis ĝi profundavoĉa
kun simpla melodi', en la memor'
de lingvo fremda kaj pejzaĝa for'
de val' ardant-purpure papavoza.

Ja pulsis ĝia kor' trans pluvovestoj
malantaŭ tiuj tondroj kaj tempestoj,
ekstere de l' vesper', kiu jam grizis,

En la perdita silo sur la kampo,
en pez' de fruktoj, kiuj maturiĝis ...
Ĉu ankaŭ mi tiam estis en la kanto?
4
En tiu tagomezo varma en somer'
malurĝe paŝis ni laŭ longo de l' remparo.
Hejtec' odoris pezruĝe el ŝtonaro
kaj akvon soifanta estis la aer'.

Kaj sole vi surlevis en liber'
La frunton vian senmakulan alte
dum sambukarboj mortagoniante
mallevis pro la sun' la kapon en mizer'.

La varmo densis pro jasmen-odoro,
kaj vidis ni malantaŭ la rempar'
svenantajn elfosaĵojn de tombar'.

Sed se je morto kredis mia koro,
mi sciis, ke ni ambaŭ vivis sen konflikt'
en vi. Humile, sen kripligo de l' verdikt'.
5
Ja sciis ni vekiĝi en kunduo
kaj ne disigis nin la sonĝimag'.
Malfermis ni okulojn al la tag'
sen timo kaj malamo, korpunuo.

Abismon nokto inter ni ne fosis,
Ni pontis la paseon kun la nun'
kaj ne hontigis nin la lum' de l' sun'
ĉar nia kuno ĉastis tre, kaj rosis.

Kiel okazis do, ke iamatene
honteme ni vekiĝis fremdkatene,
Verdikto juga! Rigard' kliniĝis jam,

Kaj en la mia man' ankoraŭ kuŝas man'
saĝinta fragilaĵojn tuŝi iam --
Nun fremda, peza, restas ĝi por ĉiam.

Postnoto

Lea Goldberg estas moderna Hebrea poetino vivanta en Izraelo.