Enkomputiligis Don HARLOW

Aŭtuna krepusko

de Hilda DRESEN

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/2 (n-ro 32) p. 77


Trankvilo de krepusko milda,
de krepusk' aŭtuna,
nek homparol', nek voĉo birda
sur ale' senluma.

De ie vibras kuprasone
plendo sonorila,
ekfloras en la kor' burĝona
unu rev' sopira,

sopiro, kiu ne ekfloras
dum printempo suna,
aŭtune nur ĝi eksonoras
en la kor' aŭtuna.