![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Grandare sur bed' nasturcioj rampadas per plumpaj folioj, kun stranga fervor'. Senorde-konkorde jen svarmas la floroj kaj ĉiujn ekĉarmas: nur ruĝo kaj or'. En bruston sin ŝovas sekrete la floroj de l' bed', kaj impete gajiĝas la kor'. |