Enkomputiligis Don HARLOW

Oktobra parko

de Hilda DRESEN

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/2 (n-ro 32) p. 78


Per alspiro sobra
vin salutas
nun la park' oktobra.

Ĉe l' aleorandoj
duonnudas
la kaŝtangigantoj

La foliojn ŝpare
ili ŝutas --
ne plu malavare.

Iel ted-imprese
pluvo gutas
al la ter' senĉese.

Benkoj pro ignoro
mire mutas
en la park-izolo.

Sur ĉi tiuj benkoj
flustras nun Silento
amovortojn kun la Morto.