Enkomputiligis Don HARLOW

Kien la elizio?

(Letero al Brenda)

de Henri VATRÉ

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/2 (n-ro 32) paĝoj 68-71


La jam nejunaj samideanoj, kara Brenda, dankas unu el la gajaj momentoj de sia vivo al S-ro L. Thomson (lin ne konfuzu kun Avoto!), kiu en 1931 provis instrui belsonan esperantan elparolon al D-ro Kalocsay, laŭ teoriaj principoj ĉerpitaj el la "Encyclopedia Britannica". Alian ili certe ŝuldus al vi, ĉarma zelotino, se anstataŭ sendi vian leteron al mi private vi aperigus ĝin en gazeto. Vi skribas, ke vi ŝatas la veran poezion, sed ne la "singulteman dialekton, kiu naskiĝas el la trouzo de la elizio pli kaj pli invadanta nian literaturon". Vi kredas, Brenda, ke la modernaj poetoj uzas la elizion nur el du motivoj: a) "car ili ne havas sufiĉe la lingvon por eviti ĝin", b) ĉar ili ne povas liberigi sin el la influo de la naciaj lingvoj. Vi mencias, ke iu via amiko verkis 1031 versojn kaj nur unufoje eliziis la "o", el kio vi konkludas, ke li estas bona poeto.

Kial tiu sinjoro ne verkis nur 1030 versojn? Li estus al si ŝparinta penon kaj ne kulpus atencon kontraŭ principo, kiun li mem elektis por si. Por konvinkita abstinulo, eĉ guto malgranda estus jam peko. Male, se oni rigardas la elizion natura, Fundamenta, Zamenhofa, kial oni ne uzus ĝin normale laŭ la plej sana tradicio!

Vi miras, ke rimo vira rezultas ĝuste el la fortranĉo de karakteriza finaĵo, kaj spritumas, ke eŭnuko estas eliziita homo. Nu, la virecon oni anstataŭe signas per apostrofo, kvankam en siaj lastaj poemoj Ragnarsson decidis ĝin superflua. Freud eble klarigus ... sed ni revenu al niaj virŝafoj.

Kia1 la poetoj uzas la elizion? D-ro Kalocsay respondas en "La Arto Poetika":

La apostrofo estas avantaĝo,
kies ekstermo estus ja domaĝo.
Ĝi helpas al ritmigo kaj koncizo
kaj per ĝi eblas al ni pinta ĉizo
de la versfinoj, eblas ritmo vira ...

En la tuta 4800-vorta poemo, li uzis nur 115 o-eliziojn, do ĉe 2,4% de la vortoj.

Kaj profesoro Waringhien pledas: "Timigitaj, eble, de la kampanjo kontraŭ la apostrofitaj vortoj, poetoj hezitas uzi tiun potencan rimedon pri diversigo kaj pri drasteco: en iuj okazoj, la vira rimo estas kvazaŭ postulata de ia penso por vire, energie fini strofon aŭ verson aparte gravan. Alifoje, ĝi alportas flatan ŝanĝon al la crelo kaj iel vivigas strofon, kiu alie ŝajnus endormiĝi en griza unutoneco". ("Esperanto", nov. 52).

Pluajn motivojn, Brenda, vi facile kaj abunde trovus en la verkoj de niaj originalaj poetoj: serĉon de kanzone amuzaj efektoj ĉe Baghy kaj Schwartz, aŭ de vibraj sonimitoj ĉe Adamson; neceson de brile teknikaj solvoj en la fiksformaj poemoj aŭ leoninaj versoj kun vira cezuro ĉe Kalocsay; subtilajn postulojn de la plej intimaj sentoj ĉe Maŭra:

Sur kajo de la stacidom'
vi signis al mi per la mano,
kun hezitema ekesper',
kiel, perdite, la infano.

Provu remeti la forigitan "o" al stacidam' kaj ekesper', kaj ĝin depreni de mano kaj infa- no: vi komplete ŝanĝos la su- gestan povon de la strofo.

Kaj nun kio pri la ofteco de la elizio? Supozu, ke en iom longa kvinjamba poemo, oni teorie enlasus, laŭ la permeso de Kalocsay, unu o-elizion en ĉiu verso, interne aŭ fine. La kvinjambo enhavas meznombre 6 leksikonajn vortojn, kio signifas, ke maksimume unu vcrto el ses akceptus elizion, kaj donus proporcion de 16,66% por la o-elizio. Sed tian relative altan elcenton ĝis nun atingis neniu originala poeto, eĉ per mallongaj versoj, en teksto de almenaŭ 2000 vortoj.

Por studi la ĝeneralan tendencon en la uzado de la elizio, mi esploris plurajn originalajn poemarojn ekde la sojlo de la "Fundamenta Krestomatio" ĝis la spirkaptaj "Ŝtupoj sen nomo" de Ragnarsson. Por ĉiu aparta "kolekto" la esplorita teksto ampleksas po 5000 vortojn, kun tamen du esceptoj: "Sekretaj Sonetoj" (4800 entute) kaj "Dekdu pcetoj" (12 000). La konstatojn mi notis sur la du ĉi subajn tabelojn:

a) Ofteco de la o-kaj a-elizioj (artikolo) en 14 kolektoj

b) Ofteco de la o-elezio interne aŭ fine de verso en 5 kolektoj.

Mi bedaŭras la foreston de "Prologo", "La infana raso" kaj "La ĝoja podio", kiujn mi ne povis disponi. Tamen, eĉ tia, la tabelo klare indikas la evoluon de la elizio dum 70 jaroj. Pri la o-elizio, kiu ĉefe interesas nin kaj varias laŭ la rilato 1 - 9, vi konstatos, ke la meza proporcio atingas resp@ktive 1,4% por la unua periodo, 6,1% por la dua, 4% por la tria kaj nuntempa. Do, ĝi regresas.

Ĝi kulminas ĉe la Sekretaj Sonetoj, sed kredu, Brenda, se io en tiu ĉi rara verketo iam ĝenis scivolan legantinon, tio certe ne estis la apostrofoj! Kaj diru, ĉu vi jam aŭdis, ke fraŭlino ne ĝuas poemon de Baghy pro la elizioj? Se versamantino plendas, ke ŝi ne povas kompreni la poezion de Kalocsay, ja ne la poeton ŝi devas riproĉi pro nesufiĉa posedo de la lingvo aŭ de la necesa perceptemo. Taksi la nivelon de poezia verko laŭ la nombro de la elizioj ŝajnas al mi miopa sinteno kaj triviala ago. Se nur la dekonon de la fervoro, kiun oni dediĉis al ia kampanjo kontraŭ la neologismoj kaj la elizioj, oni estus uzinta kontraŭ la gramatikaj eraroj kaj la lingvofuŝantoj, ni, esperantistoj, nun malpli sentus la obstinajn barojn starigitajn inter ni de la nesufiĉa lingvokono.

Ni provu, Brenda, montri iom pli da tenera komprenemo al niaj poetoj, kaj ni facile "pardonos" al ili la pajleron de elizio brilantan en iliaj grandaj, lumaj okuloj.

Senelizie via
Henri Vatre.

I

La o-elizio

 %
 VersinterneVersfine
Schwartz, "La Stranga Butiko"
Peneter, "Sekretaj Sonetoj"
Dekdu Poetoj
Kalocsay, "Streĉita Kordo"
Baghy, "Preter la Vivo"
2
2,8
3,2
4,4
4,6
3,9
7,0
3,4
5,2
3
II

La elizioj enla originala poezio
 %
 O-elizio
(substantivo)
A-elizio
(artikoloj)
1.
2.
3.
4.
5.
6.
7.
8.
9.
10.
11.
12.
13.
14.
Poetoj en la "F.K."
Schulhof, 3 poemaroj
Privat, "Ginevra"
Kalocsay el "Streĉita Kordo"
Baghy el "Preter la Vivo"
Schwartz el "La Stranga Butiko"
Peneter, "Sekretaj Sonetoj"
Dekdu Poetoj poemaro kolektiva
Auld, diversaj poemoj
Kalocsay, diversaj poemoj
Baghy el "Sonĝe sub pomarbo"
Rossetti el "Pinta Krajono"
Boulton el "Eroj"
Ragnarsson el "Ŝtupoj sen nomo"
ĝis 1903
1911-12
1913
ĝis 1920
1923
1931
1932
1934
ĝis 1956
ĝis 1958
1958
ĝis 1959
1959
ĝis 1960
1,3
1,7
1,1
9,6
7,6
5,9
9,8
6,6
3,1
4
5
2,4
3,7
5,7
1,4
0,7
1,2
1,1
2,8
1,8
2,7
1 ,2
1,2
1,1
1,1
1,5
0,5
1,6