Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Fermentario de Carlos Vaz Ferreira

de J. RÉGULO PÉREZ

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/2 (n-ro 32) paĝoj 78-80


Carlos Vaz Ferreira: Fermentario. El la hispana tradukita de M. Fernandez Menéndez kaj reviziita de L. C. Porto Carreiro Neto kaj I. Gomes Braga. -- Montevideo, Urugvaja Esperanto-Societo, 1960. -- 20x14,5 cm -- 262 paĝoj.

Filozofion mi ekkontaktis, kiam mi vizitis la universitaton, ĉar mia studoplano devigis trapasi du kursojn de tiu fako. La profesoro, volterema liberalulo, diris al ni, dum la unua leciono, ke filozofii estas esplori la unuajn kaŭzojn, sed en niaj latitudoj -- li aldonis -- fonto de ĉiuj kaŭzoj estas la diaĵo -- kaj pri ĝi okupiĝas la teolegio. La dua kurso temis pri historio de la filozofisistemoj, kaj avertita de lia sarkasmema komenco, mi kuraĝis demandi la profesoron, kiel li komprenas la subjekton de la dua kurso; kaj li, same ludelumige, respondis, ke ĉiu filozofo havas sian propran sistemon kaj ke sekve oni devas studi ĉiun filozofion aparte, sed ne serĉi progreson: ja la nuntempan homon alfrontas la samaj demandoj, kiujn klopodis respondi Platono; la sinsekvaj respondoj, dum pli ol 2 000 jaroj, aldonis esence nenion novan. -- En mia filozofivirga cerbo tiuj du respondoj penetris profunde, kaj de tiam mi kutime sintenas kontraŭ filozofioj kiel kontraŭ virinoj: ĝentile ridete (kio neniel volas diri rifuze aŭ malŝate, bone komprenu!). Do same ridete mi kondutis kontraŭ la humuraĵo de "la Nica", kiam ĝi epitetis min "juna filozofo" ...

Sed jen venis ukazo de nia ĉefredaktoro: "Vi devas recenzi Fermentarion!" Kaj ĝuste pro tio, ke mi estas unuvoĉe elektita membro de la redakta komitato de "La Nica", nu mi ja nek volas nek rajtas rifuzi. Do mi legis Fermentarion, kiel eble plej atente, kaj mi ĝin komparis kun la hispanlingva originalo. Miaj postpensoj resumiĝas jene:

S-ano M. Fernandez Menendez elektis bonan libron por prezenti homon, kiu havas unuarangan lokon inter la sudamerikaj pensuloj. Ĉar ja Fermentarion konsistigas aro de eseoj, notoj kaj aforismoj, kiuj eksponas, en koncentrigita formo, la plej sukajn primeditadojn de ilia aŭtoro. Formiĝinta en la pozitivismo, Vaz Ferreira poste reagis kontraŭ la pozitivista psiĥiologio kaj sin malfermis al aliaj inffuoj. Tio sekvigis, ke li sendependiĝis kaj komencis penetre repensi la demandojn laŭ propra kriterio. Per tiu sendependa analizmaniero li trovis, ke vidpunktoj, ĝuantaj grandan krediton kaj ŝajne tre solidaj, sin rivelas tute senkoheraj. Sekve li venis al la konkludo, ke la grandaj filozofiaj sistemoj estas malfidindaj, aŭ ke almenaŭ oni devas iri al ili kun grandegaj rezervoj.

En tiu ĉi punkto mi demandas min: ĉu Vaz Ferreira estas filozofo? Tio dependas de la signifo, kiun oni donas al tiu vorto; sed laŭ mia kompreno kaj laŭ sia biografio V. F. estas ĉefe edukisto, prelegisto, kaj liaj libroj estas preskaŭ ekskluzive kompiloj de kursoj kaj lekcioj. Idealo kaj realo kunharmonias en lia verko. En la analizado de la realo kaj en ĉi ties komparado kun la idealo, liaj konkludoj estas ĉiam optimismaj, sen iluzioj vanaj sed same sen malespero. Tio signas lian tutan vivoverkon, kies moto eble estus la titolo de iu lia libro: Conocimiento y accion (Konado kaj agado). Belan resumon de tiu optimisma analizado prezentas lia eseo Kia estas la morala signo de la homa maltrankvilo? lasta peco -- kaj ĉefa, laŭ mia kompreno -- de Fermentario. Tie li klare demonstras la taktan moralan progreson de la homaro, kaj, krome, ke tiu progreso -- kontraŭ la kurantaj opinioj -- estas pli vasta ol la materia aŭ teĥnika. Do mi povas diri, ke la granda pedagogo V. F. lumigis al mi multajn problemojn kaj montris tre simpatian vojon.

Kaj pri la traduko? Ĝi estas klara, internacia, en bona esperanto: sinonimaj asertoj egalaj al: ĉiel laŭdinda. Sed mi sentas iom da embaraso koncerne laŭdojn. Ĉar ja mi havis la ŝancon koni la pramanuskripton de tiu traduko antaŭ proksimume ok jaroj, kaj la nuna formo estas tiel radikale malsama, ke ĝi montriĝas kiel ĝisfunda reellaboritaĵo. Kiu do reale respondecas pri tiu kompleta refaro? Mi iom komparis ĝin kun la traduko de la libro Ariel (de José Enrique Rodo), kiun faris la sama samideano kaj reviziis la nuna Prezidanto de la Akademio: mi komparis, ĉar oni diras, ke la stilo malkaŝas la homon, kaj mi volis elflari la spurojn de la stilo. Sed miaj esperoj tute vaniĝis, ĉar la stiloj de la du presitaj libroj estas tiel malsimilaj inter si kaj kompare kun la pramanuskripto (mi konservas kopion de la unua ĉapitro, kiun mi tajpis mem), kvazaŭ temus pri verkoj de tri malsamaj devenoj. Fermentario portas samlinian indon kiel la presaĵoj, kiuj fontas el la spiritismaj rondoj de Brazilo; Ariel havas la participan malzamenhofecon karakterizan por ĝermanlingvanoj, apud aliaj pekoj kaj sti la pezeco; la pramanuskripto, kiun mi legis, estis en treege lama esperanto, preskaŭ sur la rando de malesperanto ... Sed s-ano Fernandez Menéndez estas tia bonulo, tiel energia kaj entuziasma poresperanta motoro; s-anoj Porto Carreiro Neto kaj Gomes Braga estas tiel samideane komplezemaj, tiel fervoraj zamenhofanoj, ke mi volas ilin tri korege, tre ŝate kundanki pro ilia kunlabora literatura negoco.

Mia komparado kun la originalo pruvis, ke la tri respondeculoj ege konscience, tre skrupule laboris kaj sagace redonis la nuancojn de la hispana teksto. Vero estas, ke mi trovis devietojn, misaĵojn; sed tiom da fojoj mi devis admiri la lerton kaj la eltrovaĵojn de la tradukintoj, ke, apud tiuj sukcesoj, miaj rimarkigoj aperus kiel ridindaj harfendaĵoj. Cetere, en la tuto fakte ili estas sensignifaj. Kaj se al tio mi aldonas, ke la papero estas bonega, la broŝurigo fortika kaj la preseraroj ne oftaj, vere mi ne povas fari pli laŭdan rekomendon de la libro.