Enkomputiligis Don HARLOW

La vitra globo

de L. N. M. NEWELL

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/2 (n-ro 32) p. 50


Admire koj danke dediĉita
al KOLOMANO KALOCSAY

Iam, sub Kristnaska arbo, mi, infano, meditis sola,
En silento de la ĉambro, kaj rigardis, kvazaŭ adore,
La kandelojn; fluis lumo ora, milda, de tiuj punktoj
Brilaj kaj nemoviĝemaj, el la nigra kavo de l' arbo.
En la lumo kaj silento, ĉirkaŭ mi la ĉambro fariĝis
Neta kaj aparta mondo. Sen suspir', trankvile mi mutis
Pro la timo, ke l' silento, solo, mirige klara vido,
Forsolviĝos. Tiam, splendajn, mi mondetojn vidis aliajn,
Kiuj pendis de la branĉoj: vitrogloboj respegulantaj
La lumpunktojn de l' kandeloj, kaj la ĉambron kun la meblar', kaj,
Diste kaj senforme etan, min. En tiu momento klara,
La multiĝ' en tiuj mondoj ŝajnis al mi nepra, natura.
En infana cerbo, tamen, mi serene al mi demandis,
Kie estas mi reala: en la ĉambro, aŭ en la globoj.
La animo ŝvebis supren, en ekstaz' inter realaĵo
Kaj reflekto; kaj eĉ ŝajnis, ke samtempe l' anim' konscias
Plurajn min en pluraj mondoj; estis ĉiu mondo diversa:
Ruĝa, blua, blanka, verda, kaj la vivon alia montris --
Sama, sed alisignifa. Ekleviĝinte, kvazaŭ sonĝe
Fikse mi rigardis globon; tiu ĉambromond' aliiĝis,
Forkurbante al senfino; mia vizaĝ-insulo vastis,
Kaj envolvis mondon. Baldaŭ, ĝi konsistis nur el okulo,
Ĉiovida, komprenema, kiu ŝajne sugestis, ke mi
Ŝvebu en min mem. Rivele, mi ekcertis: tie atendas
La klarigo pri estado, la senmova silenta centro
Je l' ekzisto. Posedeme, miaj fingroj premis avide
Tiun universokernon; ĝi kreviĝis, kaj mi rigardis
La malplenon. Tuj, senskue, mi refariĝis la infano
Sola sub kandela lumo, rekonante la pacan ĉambron
Bonvenigan sed, momente, fremdan. Ŝajnis al mi, ke pordo
Malaperis, kaj mi staras antaŭ netrairebla muro,
Kiu baras min de l' klaro, de l' kompreno serena transe.