Enkomputiligis Don HARLOW

Kamentuboj

de Karel ĈAPEK

elĉeĥigis Miloŝ LUKAŜ

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/2 (n-ro 32) paĝoj 48-49


Vi certe konas la bildojn faratajn tiucele, ke la rigardanto kontrolu per ili sian observan talenton. Troviĝas sur ili multo da domoj, homoj, veturiloj kaj ĉiaspeca svarmado, kaj almetita estas la demando: Kio sur la bildo malĝustas? Nu, fakte: jen iu hometo dispecigas la gruzon per la maldekstra mano anstataŭ per la dekstra, du tramvagonoj veturas sur la sama relparo unu kontraŭ la alian, la horloĝo montras la sesan, kvankam laŭ la ombro estas proksimume tagmezo, kaj, ha ha ha, jen fumas kelke da kamentuboj, sed ĉiu fumo flirtas en alia direkto, kaj tiel plu.

Pasis proksimume duonhoro, de kiam mi pro manko de alia perspektivo ekrigardis tra la fenestro eksteren. Ekstere estis griza vintra tago, vidiganta nenion specialan; tia tago, kia sugestias la penson "se prefere jam estus Marto" aŭ "se prefere solide neĝus". Povus ja neĝi, se la vento blovus de l' okcidento; sed hieraŭ ĝi blovis plie de l' oriento -- de kie do ĝi blovas hodiaŭ? Ni rigardu, kien iras el la kamentuboj la fumo. Ho, tie ĉe F. ĝi kliniĝas orienten. Kaj apude ĉe N. okcidenten. Efektive: rekte okcidenten. Nun ambaŭ kamentuboj fumas perpendikle kaj paralele al la ĉielo. Kaj nun denove unu fumas orienten, kaj la alia okcidenten. Iom post iom oni komencas miri, kiel la afero estas ebla; ne povas ja ĉiu domo havi sian propran venton. Aŭ blovas la okcidenta, aŭ la orienta, kaj ambaŭ kamentuboj -- tion diras la intelekto -- devas fumi samdirekte, kaj stop! io ĉi tie malĝustas.

Sed ne, ĝi estas en ordo. Simple la vento blovas de l' sudo. Kaj ĝia direkto iomete ŝanceliĝas, kio ĉe la vento kutimas ja okazi. Kaj mi rigardas ĉiun el la du kamentuboj sub iom alia vidangulo. Neniel stranga estas la afero: tio estas nura ŝajno, ke unu fumo flirtas orienten, kaj la alia kontraŭen. Ili fumas tute honeste al la nordo. Jen la solvo.

Ne, tamen ankoraŭ ne. Se oni nun montrus al mi bildon, sur kiu unu kamentubo fumas al oriento kaj la alia al okcidento, mi dirus, ke tio estas tute en ordo. Kaj oni min atakus, ke mi mise vidas kaj false konkludas, ĉar tie ĉi ja du kamentuboj fumas en malsama direkto. Kaj mi dirus: -- Kial do ne? Lasu ilin fumi; povas ja blovi vento el tria direkto ĉiela, ĉu ne? -- Oni argumentus al mi, ke mi parolas sensencaĵon; ke, el kiu ajn direkto la vento blovas, ĉiuj kamentuboj devas fumi paralele. Tamen mi ĉiam ankoraŭ deklarus, ke tio dependas de la vento. Kaj tiam ili (la aliaj) perdus la paciencon kaj krius, ke mi estas mizera realisto, ke mi agnoskas neniun klaran kaj universalan veron, kaj ke entute prudenta interparolo kun mi ne estas ebla; ke la fumo rajtas flirti aŭ okcidenten, aŭ orienten, sed ne ambaŭdirekte, kaj ke, kiu similan aferon koncedus, estas kreaĵo sen konvinkiteco, sen principoj, sen decida vidopunkto kaj klara orientiĝo. Kaj mi provus diri, ke mi propraokule vidis fumon leviĝi okcidenten kaj ankaŭ orienten, kaj ke en reala spaco estas sufiĉe da loko por tio, ke la fumo ludetu kun la ĉielaj direktoj, sed ili (la aliaj) ne lasus min finparoli; mi do forirus hontigite.


Jen la kaŭzo: ĉe kiom da aferoj ni rigardas, kien flirtas la fumo, anstataŭ rigardi, de kie la vento blovas!

(1933).