Enkomputiligis Don HARLOW

Pri la tradukado de nacilingvaj kantoj

de Roger BERNARD

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/2 (n-ro 32) paĝoj 60-63


Havante en la manoj la "Kantu Kune", de Roman Dobrzynski (paroloj) kaj Tadeusz Jarzecki (muziko) (eldonitan de Filio en Varsovio de Pola Esperanto-Asocio), mi ŝatus fari pli ol recenzon pri tiu verketo (48 p.), nome ian studeton pri la tradukado de kantoj ĝenerale, ĉefe de la modernaj laŭmodaj.

La nomita verketo entenas 22 kantojn, el kiuj kelkaj estas bone konataj de la esperantistoj, ĉar ofte kantataj en renkontiĝoj, kongresoj, kie ili efikas kiel rekono- aŭ kunigo-signoj ("Vivu la Stel'", "Es-pe-ran-to", kaj ankaŭ la himno "La Espero"). La aliaj estas modernaj, laŭmodaj aŭ popolaj, plejparte polaj, kelkaj alilingvaj internacie konataj. Tri pecoj estas, muziko kaj paroloj, verko mAm de la du aŭtoroj.

Kio la okulon frapas en tiuj kantoj, estas la banaleco kaj gurditeco de la temoj, kun la miliardfoje prikantitaj printempo, luno, zefiro, amatino, ktp., kune kun la banaleco de la tekstoj. Cetere, tiu fakto ne estas propraĵo de la jene prezentitaj kantoj, sed de la plimulto de la nunaj, en kiu ajn lingvo ili estas skribitaj.

Ja la temoj estas eternaj temoj, sed ties renovigo per malpli ŝablonaj vortprezentoj tiam kaj tiam ne malkonvenus ... Ĉu valoras tion sciigi al la kreantoj de kantoj, kiuj scias, ke ĉiuokaze ilia "salato" bone vendiĝos?

Koncerne la tradukadon, en ĝi oni ne trovas lingvajn erarojn. Sed ĝi evidente ankaŭ ne strebas al tre alta stilo kaj ofte neglektas aŭ preteratentas la elementajn parnasajn regulojn. Rimoj (kiam estas rimoj!) pli zorgitaj, ekz., povus kelkfoje doni iom pli da reliefo al la ofte plataj kanzonoj. Ne estante tre kompetenta pri muziko, mi diros nur, ke, facila kaj plaĉa ĉe la popolaj kantoj, ĝi iĝas malpli facila, sed konservas plaĉon, ĉe kelkaj aliaj pecoj.

En tiu kolekto, mi trovis ankaŭ la tradukon de la usona kanto "Que será, será". Ĝi kompreneble diferencas de tiu, kiun mi mem iam faris por tiu kanto tre laŭmoda en la tuta mondo antaŭ tri aŭ kvar jaroj (mi tradukis el la anglaj vortoj, kaj ne el ties franca "traduko"). La diferenco venas de tio, ke la pola tradukanto ne tiel strikte "gluiĝis" al la originala teksto, kiel mi provis fari.

Kaj tio levas la demandon pri la fideleco en tradukado de kantoj. Kaj ĉi tie mi parolas ne nur pri tradukado en esperanton, sed ankaŭ de nacia al alia nacia lingvo. Mi ofte konstatis, ke ekz., de la angla teksto ofte venas en francan lingvon tre "liberaj" tradukoj.

Pruve, jen la traduko, en esperanto, de la angla kaj franca tekstoj de la sama kanto (la originala estas la angla). Se ne perfektaj, miaj tradukoj estas sufiĉe fidelaj al ambaŭ tekstoj.

ĜIS (TILL)
Ĝis la lun' forlasos nin,
Kaj mar' sekigos sin,
Mi prifervoros vin,
Ĝis frostiĝos l' arda sun',
Kaj mondon lasos jun',
Mi vin adoros, kara.
Estas vi mia vivcel',
Estu mi l' prezo de l'
Via am' malavara.
Ĝis river' deturnos sin,
Ĝis revojn tuŝos fin',
Mi amu vin, vi min!
LA MONDO KAJ NIA AMO
(LE MONDE ET NOTRE AMOUR)
I
En ĉi mond' kaj nia am'
Ni trovos por l' ĉiam'
Agordojn de l' iam'.
Jen en noktoj de fervor'
La kant' de mia kor'
Senfine estos sama.
Super ni brilas sen ĉes'
La eterna promes'
De adoro ĉiama.
Jen mirinda ia program'
Fiksita por l' ĉiam'
De l' mond' al nia am'.

(Mi disponis nur unu strofon de la angla, sed du de la franca).

Vidu, kiel ŝanĝiĝis la afero pasante de la angla al la franca. Krom "adoro" kaj ideo pri ĉiameco, nenio estas komuna inter ambaŭ tekstoj.

Ĉu do -- se oni memoras, kiel stereotipaj estas ĝenerale tiuj modernaj kantoj -- oni simple forlasu la originalan tekston por, konservante nur la temon aŭ ideon, ĝin komplete rebaki, se eble pli bone? Tiu ĉi sinteno estas tiu de Raymond Schwartz, kiu asertas, ke oni povas tre facile permesi ai si tian liberecon kontraŭ aŭtoroj de "maloriginalaj" originaloj.

Ja necesas diri, ke al Raymond Schwartz ne estas malfacile ofte pli bone kaj pli sprite reskribi tiun aŭ tiun "faman" kanton!

Mi ne povas facile dekateniĝi de fideleco, laŭebla, al la originala teksto, kaj mi ĉiam provas ĝin redoni kiel eble plej simila ... kio cetere estas tiam nepre necesa, kiam temas pri tradukado de valoraj, poezie bonaj kantotekstoj. Tiajn oni foje-foje trovas, ĉefe el pli frua epoko.

Por tiu celo, pro sia "longeco", Esperanto postulas grandan streĉon: de la vortoj ... kaj de la spirito!

En tiu kanto "Ĝis", estas 78 kanteblaj notoj, do loko por 78 silaboj. Por traduki ĝin laŭlitere en Esperanton, necesus almenaŭ 110 silaboj, eĉ profitante la okazon de eblaj elizioj: kaj estas loko nur por 78! Nu, la angla lingvo, modelo de koncizeco, sukcesis enmeti 58 unusilabajn vortojn (el kiuj, cetere, 3 estas eĉ kuntiroj de du vortoj: I'm (dufoje) = mi estas; I'll = mi estos). Ĉu tio estas rekordo? Sed, en esperanto, tiaj rekordoj estas neeblaj!

Kaj do; por iom helpi al malfeliĉaj kant- kaj poem- tradukantoj, mi vokas al la neologismofarantoj, ke ili kreu al ni multajn unusilabajn vortojn! (Ĉi tiun artikolon ne montru al la Akademio!)