Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Kvar prelegoj pri Esperanta literaturo de Drago Kralj

de Marjorie BOULTON

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/2 (n-ro 32) paĝoj 43-46


Drago Kralj: Kvar prelegoj pri Esperanta literaturo. Slovenia Esperanto-Ligo, Ljubljana, 1960. 189 paĝoj.

Tiu ĉi libro, kiu konsistas el kvar seriozaj, detalaj prelegoj pri esperanta literaturo, plus postskribo, plus utilaj aldonoj pri esperanta literaturo en Jugoslavio, esperantaj gazetoj, revuoj, eldonejoj, antologioj kaj faka literaturo, kaj gravaj datoj en nia literatura historio, estas libro kompakta, kulture valora, inteligenta kaj relative tre ĝisdata. Ĝi estos tre utila al iu ajn progresema studanto de Esperanto, kiu volas aŭ ricevi proporciitan, utilan legad-programon, aŭ sukcesi en altgrada ekzameno, aŭ ĝenerale informiĝi pri la kulturaj ebloj de nia lingvo. La malgrandformata, malpeza libro taŭgas por poŝo aŭ mansako kaj tia formato estas avantaĝo ĉe tiaj studlibroj.

La tuta sinteno de la aŭtoro estas modesta kaj senpretenda; kaj tial, des pli simpatia kaj realisma. Drago Kralj honeste avertas la leganton, kiam, pro neatingebleco de iu libro, li devas dependi de la opinioj de aliaj. Ne povante ĉiam uzi la metodojn de aŭtentika literatura studado, li tamen ĉiam konscias pri ĝiaj kriterioj. Laŭ sia antaŭparolo, li proponas al ni nur "almenaŭ supraĵan libreton pri esperanta literaturo", kiu celas Esti "lernolibro kiun povu uzi la kursanoj ... kaj samtempe vojmontrilo ...". Sian celon li bone atingas.

Unu el la ĉefaj meritoj de tiu ĉi utila poŝlibro estas, ke ĝi ne nur donas faktojn kaj opiniojn, kiujn ekzamenato povas papagi, sed ilustras la komentarion per vere ampleksaj specimenoj ĝenerale bone elektitaj. Tiel la leganto povas almenaŭ iom juĝi mem. Kaj laŭ mia opinio Drago Kralj elektas la citaĵojn, ne, kiel ofte faras kritikistoj, por subteni sian propran opinion, teorion aŭ skolon, sed sincere, por doni al la leganto vere reprezentajn specimenojn takseblajn. Lia verketo postlasas fortan impreson de honesteco, kaj de aŭtentika penado al objektiveco kaj toleremo. Interesa ideo estas la relative ofta uzo de la Rimportretoj de Kalocsay, por esprimi koncize juĝojn, kiujn neniu povus pli koncize aŭ trafe esprimi; kvankam eble estus pli bone ellasi la amaran rondelon pri Kabe, kiu, oni raportas, revenis al Esperanto iom da tempo antaŭ sia morto, en Junio 1959.

La bona kritikisto penas esti objektiva, kaj neniam estas; se mi laŭdus atingitan objektivecon ĉe Drago Kralj, mi nur dirus, ke ĝenerale mi mem konsentas pri liaj opinioj. Tamen, mi eble rajtas mencii mian kontenton, kiam mi legis verkon, kies aŭtoro opinias, ke Luyken "plene apartenas al la pasinteco" kaj avertas nin pri la eksmodeco de diversaj aliaj siatempe valoraj aŭtoroj; vidas la ideajn similecojn inter Auld kaj Baghy kaj elektas kiel specimenojn kelkajn tre bonajn versojn de Baghy, ne ĉiujn, kiujn oni rutine citadas; adekvate pritraktas la epokfaran laboron de Kalocsay, kaj, komprenante la genion de la poeto, ne tedas nin per impertinentaj eksmodaĵoj pri lia riĉigo de nia vortaro; rimarkas la "ekstreman artistan konsciencon" de L. N. Newell; kuraĝas laŭdi la artisman valoron de Sekretaj Sonetoj kaj verŝajne komprenas, ke la libro estas sanige instrua, ne aĉe pornografia; kaj mi sentas dankemon al Drago Kralj precipe ĉar jen, finfine, lernolibro, kiu laŭmerite pritraktas la verkojn de William Auld, kiu devis, same kiel Kalocsay, sperti la kapablon de la banaluloj ŝati palan talenton sed malami flaman genion. Drago Kralj diras: "La poezio de Auld estas forme kaj enhave matura." Li bonege elektas specimenojn; li komprenas la gravecon de La Infana Raso. Neniu atendos, ke pri mi mem mi povos esti objektiva; mi nur miris pri la granda afableco de Drago Kralj al mi; sed mi dankas, ĉar el mia Kontralte li tiel percepteme elektis siajn specimenojn; kaj tia perceptema elektado estas ĝenerala eco lia. Laŭ mia opinio nia aŭtoro tre klare juĝas pri la "stila perleco" de la noveloj de Rossetti; pri la talento de Rosbach; pri la amplekso kaj valoro de la verkado kaj alia laboro de Szilagyi; pri la graveco de Literatura Mondo: "La diletantismo ĉiam pli malaperis ..."; pri la nuntempa graveco de Norda Prismo kaj Nica Literatura Revuo.

Mi trovis kelkajn eraretojn en la libro. K. R. C. Sturmer ne estis dentisto, sed dentoteknikisto; kelkloke nomoj misortografiiĝis; la informoj pri Prometeo estas jam eksdataj (kvankam la verkisto ne kulpas pro tio). Preseraroj bedaŭrinde tre ĝene abundas (kaj verŝajne kulpas pro kelkaj "misortografioj"); precipe en la specimenoj el nia poezio ili agacas, kaj povus eĉ vere malhelpi nespertan leganton; sed, ĝis kia grado la preseraroj estis en la cirkonstancoj eviteblaj, mi vere ne scias. Mi volus vidi iom pli ampleksan pritraktadon de la prozaj verkoj de Zamenhof: saĝaj estas la ĝeneralaj diroj, sed estus eblo pli emfazi la belan klarecon de la stilo; tiun korvarmecon kaj psikan energion, kiuj vigligas kaj elokventigas la prozon de Zamenhof; kaj tiun konsciencan celadon al precizaj ekvivalentoj en la tradukoj. Drago Kralj certe pravas, asertante, ke la ideologion de Zamenhof oni ne povas adekvate pritrakti en tia verketo; sed la literatura valoro de la Zamenhof-verkaro estas pli facila temo. Mi ankaŭ bedaŭras la plenan mankon de prozaj specimenoj en la libro; sed tiun mankon la aŭtoro mem bedaŭras, kaj iu ajn inteligenta leganto komprenos la praktikajn malfacilaĵojn.

Resume: tiu ĉi libro ŝajnas al mi tre rekomendinda al seriozaj progresemaj esperantistoj, kaj kredeble estos valora dum kelkaj jaroj por instrui en kursoj kaj por iom plimaturigi la guston de la nefakaj esperantistaj libroamantoj.